Vizitu Forumon

Ĉinio difinis direkton de ekonomia disvolvo

(GMT+08:00) 2012-11-13 16:04:49

La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio altiras la atentojn de en- kaj ekster-landaj mediatoj. Ili diektas sian atenton pri la kongreso pli multe al la ekonomia kampo ol al la politika rearanĝo. Iuj analizantoj opinias, ke la orientiĝo de ekonomia politiko en la kongreso rekte influos la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo.

La usona ĵurnalo New York Times diras, ke la grava atento de la ĉina gvidantaro al la ekonomio kaj iliaj spertoj el la loka ekonomia disvolvo estas la gravaj garantioj de la venko de Ĉinio super la monda ekonomia krizo. La novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke por multaj ĉinoj Ĉinio estas ĉe la turnopunkto. La ekonomi-kreskiga modelo sub la gvidado de la ĉina registaro liberigis centmilionojn da ĉinioj de la malriĉeco kaj faris Ĉinion ekonomia potenco. Sed ĉi tiu modelo alfrontas defiojn sub la nuna situacio de la ekonomia malvigliĝo. Tial la reformado de Ĉinio pri la ekonomia sistemo fariĝis fokuso de la ekstera mondo.

La raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ montras: "La kerno de la ekonomia reformado estas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj la merkato. Oni devas respekti la merkatan regularon, kaj la registaro pli bone ludu sian rolon." Tiuj enhavoj indikas la direkton de la ekonomia reformado. Jia Kang, financa esploristo, opinias, ke Ĉinio daŭrigos la merkatigan reformadon, kaj tio ja estas la enkorpiĝo de la politiko de reformado kaj pordomalfermo.

redaktita de Yu Rongkang 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto