Vizitu Forumon

Ekfunkciis altrapida fervojo en malvarmega regiono

(GMT+08:00) 2012-12-01 16:15:20

La 1an de decembro ekfunkciis la unua altrapido fervojo en la regiono kun ekstreme malalta temperaturo, kiu kuras tra tri provincoj en nordorienta Ĉinio. Kvar trajnoj kun la komenco de "G" forlasis la staciojn en Harbino, ĉefurbo de Hejlongĝjango, Ĉangĉuno, ĉefurbo de Ĝjilino, Ŝenjango, ĉefurbo de Ljaŭningo, kaj Dalian, havenurbo en Liaoning, samtempe je la 9a horo por marki la ekfunkcion de la 921-kilometra fervojo.

La altrapida fervojo kun dezajnita rapido de ĉiuhore 350 kilometrojn komencos sian servon post du-monata provo, dum kiu la regiono suferos de blizardo kaj severa malvarmo de 40 gradoj sub la nulo.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto