Vizitu Forumon

Stampedo mortigis 61 novjarajn festantojn en Kotdivuaro

(GMT+08:00) 2013-01-02 17:30:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Frumatene de la 1a de januaro je la 2a horo en Abiĝano, la ekonomia ĉefurbo de Kotdivuaro okazis stampedo, kiu mortigis almenaŭ 61 homojn kaj vundis pli ol 200 aliajn. Kotdivuara prezidento Alassane Ouattara vizitis vunditojn kuracatajn en hospitalo kaj promesis, ke la registaro pagos la kuracadon de ĉiuj vunditoj.

Vespere de la sama tago la ŝtata televido de Kotdivuaro publikigis la anoncon, ke la registaro prokrastos la regulan novjaran kunvenon kaj okazigos de la 3a de januaro 3-tagan tutlandan funebron por viktimoj de la stampedo. Ĝi ankaŭ alvokis, ke la popol-amasoj honoru per silento la memoron de la viktimoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto