Vizitu Forumon

Paca iniciato de siria prezidento

(GMT+08:00) 2013-01-08 11:24:58     Redaktoro:Yu Rongkang

La 6an de januaro siria prezidento Bashar al-Assad faris publikan parolon, iniciatante tutlandan dialogon por tripaŝe solvi la enlandan krizon. Li opiniis, ke unue, koncernataj regionoj kaj landoj haltigu financan helpon kaj armadon al la ribeluloj kaj metu finon al ilia terura aktiveco en Sirio; sekve, sub la prezido de la registaro oni okazigu kompletan nacian dialogon por atingi nacian ĉarton; kaj fine, oni organizu novan registaron laŭ konstitucio. Analizantoj rimarkigis, ke tio estas la unua relative kompleta iniciato de la siria registaro de post la apero de la politika krizo en tiu lando. Ĝi vekis malsamajn reagojn de la internacia komunumo.

Unue, la opoziciuloj ekster Sirio rifuzis la novan iniciaton. Hassan Abdel Azim, gvidanto de la Naciaj kaj Demokratiaj Fortoj por Ŝanĝiĝo en Sirio, diris: "Ni ne fidas la reĝimon de Bashar nek akceptas ian ajn projekton de politika solvo kaj pacan transiron, nur se la transiro de nova registaro estu realigita sub la arab-monda, regiona aŭ internacia garantio.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, esprimis per sia proparolanto desapontiĝon pri la politika iniciato de Bashar, opiniante, ke en sia parolo Bashar ne montris konkretan planon por fini la suferon de la siria popolo nek povis kontentigi la kernan peton de la Ĝeneva Komunikaĵo koncerne la starigon de transira registaro. Tamen li emfazis, ke milita rimedo estas nepraktikebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto