Vizitu Forumon

Siria registaro sin preparas por efektivigi novan iniciaton de Bashar

(GMT+08:00) 2013-01-11 13:29:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Ekde la 8a de januaro la siria registaro kelkfoje kunvenis por ellabori konkretan planon pri efektivigo de la nova iniciato de prezidento Bashar al-Assad.

La 9an de januaro Tessier al-Zohbi, kabineta ĉefsekretario de la siria registaro, diris, ke la siria ministerio de eksteraj aferoj kontaktos diversajn partiojn por ekspliki sian vidpunkton kaj peti iliajn subtenojn kaj diskutos kun ili koncerne efektivigon de la plano sub kontrolo kaj administron de la landlima regiono.

La kunveno en la 8a de januaro fukusiĝis al diversaj detaloj de la siria krizo. Omran al-Zohbi, siria ministro pri informado prezentis ĉefajn enhavojn de la kunveno en gazetara konferenco. Li emfazis, ke la siria registaro insistos pri sia starpunkto de sendependa suvereneco kaj opono kontraŭ interveno de eksteraj fortoj dum la traktado de la krizo, kaj sub tiu ĉi premiso ĝi invitos ĉiujn opoziciojn al dialogo. Ĝi establos specialan komisionon por kontakti personojn de kelkaj opozicioj kaj fari preparon por plena dialogo. Koncerne la dubajn voĉojn de la internacia komunumo, Omran al-Zohbi opiniis, ke estas senzorge, ke partaj ŝtatoj oponas la iniciaton de Bashar sen ĝisfunda esploro

Lakhdar Brahimi, speciala sendito de UN kaj la Araba Ligo, asertis, ke en la transira registaro de Sirio estas neniu ofico por la nuna prezidento Bashar. La siria ministerio de ekstera aferoj deklaris en la 10a de janauro, ke estas apartia lia starpunkto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto