Vizitu Forumon

Usono konsideras doni militan helpon al la siria opozicio

(GMT+08:00) 2013-02-28 16:33:26     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de februaro usona ŝtata sekretario John Forbes Kerry, kiu estas vizitanta en Eŭropo, diris, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj konsideras doni rektan helpon al la siria opozicio per i.a. kugloŝirmaj veŝtoj kaj blenditaj aŭtoj. Sed antaŭ tio Usono donis nerektan helpon al la siria opozicio nur per telekomunukiloj kaj similaj. Usona amaskomunikilo analize diris, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj decidis ŝanĝi sian politikon pri la helpado pro tio, ke ili opinias, ke apenaŭ ekzistas ebleco solvi la sirian konflikton per intertraktado. La nova politiko permesas al ili doni al la siria opozicio "instrumentojn, kiuj mem ne mortigas". Inter tiuj iloj estas noktvidiloj, blenditaj aŭtoj, kugloŝirmaj veŝtoj.

La ĵurnalo New York Times komente opinias, ke la eksporto de tiuj armiloj rivelas, ke iuj ŝtataj registaroj, kiuj subtenas la siriajn opoziciajn fortojn, jam prenas pli iniciatajn metodojn por helpi la opozicion.

Ĉu la siria opozicio, akceptinte la helpon de okcidentaj ŝtatoj, povos ŝanĝi sian situacion en la milito? Pri tio Yin Gang, profesoro de la Instituto pri Okcidenta Azio kaj Afriko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, donis nean respondon.

"Evidente ne eblas. Sen elekstera, rekta milita interveno, kaj sen eniro de fremdlandaj armeanoj, la siria situacio en la batalkampoj malfacile ŝanĝiĝos"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto