Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

(GMT+08:00) 2013-03-03 17:15:44     Redaktoro:Ĝoja

Je la 3-a horo posttagmeze de la 3-a de marto en la Popola Halo inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. La sesio estas la unua de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por ties estonta 5-jara servado. Tiutage, komencis sian devon pli ol 2200 membroj de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En la venontaj 9 tagoj, ili elektos prezidanton, vicprezidanton kaj aliajn gvidantojn de la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj faros interkonsiliĝon pri gravaj decidoj en kampoj politika, ekonomia, socia kaj aliaj, elmetos proponojn kaj opiniojn. Nun bonvole aŭskultu deletan raporton.

Prezidanto de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin faris raporton de laboroj en la lastaj 5 jaroj kaj elmetis proponojn al la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Jia Qinglin diris, ke lastajn 5 jarojn, por ŝtata ekonomia konstruado, la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco elmetis proponojn pri disvolvado de strategiaj novaj industrioj, akcelado de urbanizado kaj konstruado de novaj kamparoj kaj plenumado de mara strategio, kaj ĉi tiuj proponoj estas enlistigitaj en la ĉina "12-a 5-jara plano" kaj koncernaj fakaj planoj. La 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ faris enketon kaj esploron pri la problemo, kiuj rekte kaj reale koncernas la interesojn de la popolo, elmetis la proponojn pri egaliga evoluado de deviga edukado, dungado en urboj kaj kamparoj, stimulado de novtipa sociasekuro por maljunuloj en kamparoj kaj akcelado de reformado de publikaj hospitaloj, kaj per ĉi tiuj proponoj la vivo de la popolo estis plibonigata.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto