Vizitu Forumon

Fremdlandaj mediatoj donas atenton al du politikaj sesioj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-03-05 11:35:45     Redaktoro:Yu Rongkang

Du politikaj sesioj, la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, vekis atenton de multaj fremdlandaj mediatoj.

Sud-koreaj mediatoj fokusiĝas al la nova gvidantaro kaj la ekonomia tendenco. La ĵurnalo JoongAng Ilbo diris, ke ĉi-jare la du sesioj decidos la novan ŝtatan gvidantaron, kiu kondukos la landon al la venontaj dek jaroj, tre grava periodo, en kiu Ĉinio probable fariĝos la plej granda ekonomio de la mondo anstataŭ Usono.

Rusio kiel najbaro de Ĉinio donas grandan atenton al la du sesioj. Rusaj mediatoj opiniis, ke post la ĝenerala elektado de Ĉinio espereble plu antaŭenpuŝiĝos la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj, kaj tio estos tre grava por konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

La Brita Brodkasta Kompanio detale prezentis la diferencojn de la sesio de la tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝi raportis, ke kelkmil reprezentantoj de diversaj rondoj ĉeestos al la du gravaj kunvenoj. Ĉi-jara sesio de la tutlanda Popola Kongreso simbolos kompletiĝon de la ŝanĝo de ŝtataj gvidantoj, kaj la raporto pri registara laboro fokusiĝos al la diskuto pri la ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto