Vizitu Forumon

Ĉinio donos plu prioritaton al plibonigo de la popola vivteno

(GMT+08:00) 2013-03-05 16:02:34     Redaktoro:Yu Rongkang

La 5an de marto en Pekino inaŭguriĝis la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉefministro Wen Jiabao faris al la sesio raporton pri la registara laboro. Li emfazis, ke la reformado kaj malfermo estas la fundamenta movforto de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio, kaj oni devas antaŭenigi plu la reformadon kaj malfermon kun pli granda kuraĝo kaj saĝo.

Tiutage en Granda Halo de la Popolo Wen faris la lastan laborraporton de la nuna registaro al preskaŭ 3 000 deputitoj de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. Li retrorigardis laborojn en la lastaj kvin jaroj, prezentis ĉefajn celojn de la ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj faris proponojn al la nova registaro. Li diris: "Ni prenis akcelon de la dungado kiel la ĉefan taskon por la garantio kaj plibonigo de la popola vivteno. En la pasintaj kvin jaroj, la registaro enmetis 197,3 miliardojn da juanoj kiel specialan fonduson; estis endungitaj 28 milionoj da universitataj diplomitoj, kaj 8,3 milionoj da urbanoj kaj vilaĝanoj, kiuj malfacile povis trovi laborojn; la baza pensiasekuro de urbanoj kaj kamparanoj kovras la tutan landon; kaj fundamente formiĝis la baza medicina asekuro.

En la pasintaj kvin jaroj Ĉinio eltenis defiojn de la internacia financa krizo, fortega tertermo en Wenchuan kaj aliaj gravaj naturaj katastrofoj. Ĝuste en tiu ĉi periodo la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis ĝis la unua loko de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto