Vizitu Forumon

Tajvanaj mediatoj donis pozitivan takson al la raporto de Wen Jiabao

(GMT+08:00) 2013-03-06 16:03:48     Redaktoro:Yu Rongkang

La 5an de marto en Pekino inaŭguriĝis la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Enhavo de la raporto pri Tajvano vekis vastan atenton de tajvanaj mediatoj kaj ricevis ilian pozitivan takson.

La tajvana Unuiĝinta Tagĵurnalo raportis, ke la enhavo pri Tajvano, konsistanta el pli ol 80 ĉinaj ideografaĵoj, estas la plej malmulta de kvin jaroj en la raporto de Wen Jiabao pri la registara laboro, kaj tio montras bonan progreson de la rilatoj inter la du bordoj kaj konfirmas rezultojn de laboroj de koncernataj departementoj de la ĉeftero.

La ĵurnalo Wang aperigis la artikolon La Lasta Raporto de Wen Jiabao: Profundigi Pacon de la Du Bordoj. Sub la subtitoloj "Kadra Interkonsento de Ekonomia Kunlaboro, Ampleksa Komunikado", "Neŝanĝiĝo de la Ĉefprincipo pri Tajvanaj Aferoj" la artikolo konfirmas pozitivan progreson de la rilatoj inter la du bordoj kaj la kontinuecon de pri-tajvanaj politikoj de la ĉeftero en la pasintaj kvin jaroj. Krome la ĵurnalo intervjuis Ye Kedong, vicdirektoron de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro, pri tio, ke la raporto de Wen Jiabao ne menciis la komunan konsenton atingitan de la du bordoj en 1992. Ye diris, ke la raporto ne menciis la komunan konsenton, tamen tio ne influos la ĝeneralan principon pri Tajvano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto