Vizitu Forumon

Enlanda postulado kaj investo restos ŝlosilaj por ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2013-03-07 16:59:15     Redaktoro:Yu Rongkang

La 6an de marto en Pekino Zhang Ping, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, emfazis, ke enlanda postulado kaj investo restos plu ŝlosilaj por la ekonomia kresko de Ĉinio.

Ĉiujare dum la du politikaj sesioj respondeculo de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado aranĝas gazetaran konferencon pri ekonomia kaj socia disvolviĝo. Ĉi-jare Zhang Ping respondis ĉi-rilatajn demandojn de raportistoj. Unue li pozitive taksis la pasintjaran ekonomian rezulton. "Pasintjare la ekonomio kreskis per 7,8%, je 1,5 procentpunktoj malpli ol en la antaŭa jaro. Tamen mi ankoraŭ volas doni pozitivan takson al tiu ĉi rezulto. Ĉar unue, la rezulto de 7,8% jam estas pli bona ol la jarkomence difinita celo de 7,5%; due, ni akiris tiun ĉi rezulton, dum la internacia financa krizo fermentis plu; trie, boniĝis kvalito kaj efiko de la ekonomia kresko; kaj kvare, Ĉinio jam travivis pli ol 30 jarojn de post la komenciĝo de la reformado kaj malfermo, kaj dum tiu periodo grandiĝis la ekonomia sakalo kaj multe kreskis la bazo de la ekonomia kresko, tial la kresko de 7% aŭ 8% jam estas tre repida."

De multaj jaroj la ekonomia kresko dependas de la eksterlanda komerco, investo kaj enlanda postulado. Pasintjare la eksterlanda komerco ne estis kontentiga, tamen rapide kreskis la enlanda postulado, kaj ĝia kontribuo la unuan fojon superis tiun de la investo. Zhang Ping emfazis, ke Ĉinio subtenos la rolon de konsumado akceli la ekonomian kreskon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto