Vizitu Forumon

Ĉinio vastigos plu pordomalfermon

(GMT+08:00) 2013-03-08 16:54:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Lastatempe aperis la aserto, ke Ĉinio prenis neniun novan rimedon de pordomalfermo depost sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo. Chen Deming, komerca ministro de Ĉinio, refutis la aserton en la 8a de marto. Li pruvis la apertecon de Ĉinio per faktoj kaj emfazis, ke Ĉinio vastigos plu la pordomalfermon. Li diris, ke la ĉina registaro subtenas internacian strategion de ĉinaj entreprenoj kaj klopodas protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de ili en fremdaj landoj.

Matene de tiu tago okazis gazetara konferenco kadre de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. Chen Deming respondis demandojn de raportistoj ĉirkaŭ la temo "disvolvi enlandan kaj eksterlandan komercojn kaj akceli ekonomian kunlaboron".

Li refutis la aserton, ke Ĉinio prenis neniun novan rimedon de pordomalfermo depost sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo. "Unue, jam pasis pli ol 11 jaroj, post kiam ni membriĝis al la Monda Komerca Organizo, kaj ni tute plenumis niajn promesojn al la organizo. Due, membriĝinte al la organizo, ni promesis kiel eble plej frue aliĝi al la interkonsento pri registara aĉetado. Ni ekpetis la aliĝon en 2007 kaj kvar fojojn proponis la prezon, ĉiufoje pli apertan. Lastatempe ni intertraktadis kun dek kvin landoj pri liberkomerca zono kaj kun dek tri landoj pri nova liberkomerca zono. Ĉio ĉi estas nia klopodo por la pordomalfermo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto