Vizitu Forumon

Justeco kaj efiko utilos al prospero de la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2013-03-14 11:39:59     Redaktoro:Ĝoja

Se la ĉina ekonomio estus aviadilo, do justeco kaj efiko ĝuste estus la du aloj, nur ili ekvilibrus, la aviadilo flugus pli alte kaj pli fore.

Plia alto postulas kvaliton de kresko kaj plia foro bezonas justecon de la sistemo. En 1a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la 1a sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio oni sin dediĉas al prenado de la koncepto pri scienca kaj harmonia disvolvado en strategion kaj agon de la ŝtato. Tio akcelos reformadon kaj prosperon en la nova epoko.

Post pli ol 30-jara altrapida evoluado, nun la ĉina ekonomio troviĝas en vojkruciĝo de ŝanĝo de disvolva maniero.

Sur multaj kampoj ankoraŭ ekzistas neintensa kreska modelo kun granda investo kaj malgranda produkto, kaj en iuj fakoj kaj lokoj oni blinde ĉasas pliigon de la nombro, tio kaŭzis fojan kaj refojan rekonstruon, resursan malŝparon kaj median polucion, samtempe difektis efikecon kaj kontinuigeblan kreskon. Cetere, en la modelo de kresko kun malalta efikeco, kreskan koston kaj riskon pligrandigis la negativa rolo pro manko de justeco en distribuo de enspezo, kuracado, edukado, merkata konkurenco, ekologio kaj aliaj kampoj, tial tio bremsis altigon de efikeco.

Pri la problemo de disvolvo, la partia centro emfazas pli juste favorigi al la popolo pli da fruktoj el reformado kaj evoluado kaj senĉese fortigi la bazon de la popolamaso por profundigi reformadon kaj malfermon.

Laŭ fakuloj, tio profunde malkaŝis la internajn rilatojn inter justeco kaj efikeco kaj kaptis la ŝlosilan problemon en la nuna ĉina reformado kaj evoluado.

Tio estis listigita kiel la celo de la nova estraro de KPĈ, ke la popolo ĝuu pli bonan edukon, pli stabilan laboron, pli kontentan enspezon, pli fidindan socigarantion, pli altnivelan kuracadon, pli konfortan loĝadon kaj pli belan medion. Laŭ fremdlanda opinio la ĉina nova estraro stabile stimulas koncernajn reformojn, klopodas por justeco en Ĉinio kaj krei la novan situacion de efikeco kaj kresko.

Pri la dokumento pri opinioj de profundigo de enspeza distribuo, kiu estis ellaborita lastatempe, fakulo de usona internacia ekonomia instituto Peterso esprimis, ke ĉi tiu dokumento montras ĉinan movforton por solvi la problemon. Li opiniis, ke koncerna reformo de enspeza imposto kaj konstruo de socia garantio ne nur helpas redukti maljustajn aferojn, sed ankaŭ utilas al stimulo de interna postulo kaj altigo de produkta efikeco.

Cetere, la nova estraro elmetis projekton pri ekzameno por eniri en universitaton, ĉiuflanke ekplenumis novan agrikulturan asekuron por agrikulturo, senigis koston por deviga edukado kaj pliigis investon por kuracado en kvartaloj…oni ĝoje rigardis, ke politikoj pli multe zorgas pri vivo de la popolo, respektas postulon de la popolo kaj solvas detalojn.

Analizistoj montris, ke nun en Ĉinio laŭgrade malpliiĝas loĝantara dividendo, la modelo de disvolvo el eksporto ne povas daŭri plu. Pro tio, la ĉina registaro aktive gvidas reformon de enspeza distribuo por ke la popolo ricevu pli da disvolvaj fruktoj.

Oni konfidas, ke la manifestacio pri justeco kaj la strebo al efikeco de la nova estraro de KPĈ certe ĵetos fortan movforton al ekonomia eskalado kaj interna kreskado kaj helpos al nova prospero de la ĉina ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto