Vizitu Forumon

Renmin Ribao gratulas al 1a Sesio de la 12a TPK

(GMT+08:00) 2013-03-18 15:59:42     Redaktoro:Yu Rongkang

La 17an de marto en Pekino fermiĝis la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, fininte ĉiujn erojn de la tagordo. En la sekvanta tago la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis ĉefartikolon sub la titolo Komenci Novan Vojaĝon al Realigo de Ĉina Revo, esprimante varman gratulon al la 1a Sesio de la 12a TPK por ĝia sukceso.

La ĉefartikolo diras, ke tagordo de la sesio estas tre grava ĉe la ŝlosila punkto de la historio. La sesio aprobis raporton pri la registara laboro kaj aliajn raportojn, kiuj resumis grandajn sukcesojn kaj valorajn spertojn, kiujn Ĉinio akiris en diversaj kampoj dum la pasintaj kvin jaroj, kaj aranĝis ĉefajn taskojn por la venonta periodo. La sesio elektis kaj decidis nomumi novajn gvidantojn de ŝtataj organoj, kaj tiel ĝi liveris gravan organizan garantion por plenumi celojn kaj taskojn difinitajn en la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la reformadon kaj pordmalfermon kaj socialisman modernigon.

La ĉefartikolo asertas, ke sekve de la fermiĝo de la du politikaj sesioj komenciĝis la nova vojaĝo de la batalo. Dum ĉi-foja sesio de TPK la temo pri realigo de ĉina revo prezentis koran deziron de la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj.

La ĉefartikolo akcentis, ke realigi ĉinan revon bezonas pluan diligentan laboron kaj penadon de ĉiuj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto