Vizitu Forumon

UN komencos enketon pri uzo de kemia armilo en Sirio

(GMT+08:00) 2013-03-22 14:46:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Lastatempe la registaro kaj la opozicio de Sirio kritikis unu la alian pri uzo de kemia armilo. La 21an de marto Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, anoncis, ke UN komencos enketon pri ebla uzo de kemia armilo en Sirio.

Matene de tiu tago li diris al raportistoj, ke la 20an de marto, ricevinte oficialan peton de la siria instanco, li decidis, ke UN enketu pri ebla uzo de kemia armilo en Sirio. Li diris, ke grupo de UN enketos pri specifaj eventoj menciitaj de la siria registaro, kaj li esperas, ke la enketo helpos certigi la sekurecon de kemi-armila stoko en Sirio. Li aldonis, ke plena kunlaboro de diversaj partioj kaj libera agado estas necesa al la enketo, kaj li reasertos tion al la siria instanco kaj informos la Sekurecan Konsilion pri tiu ĉi decido.

La 19an de marto la siria registaro asertis, ke la armita opozicio uzis kemian armilon en la provinco Aleppo, 25 homoj mortis kaj 110 grave vundiĝis. La opozicio refutis la kritikon de la siria registaro. Ĝi opiniis, ke la registara armeo uzis la misilon Scud kun kemia armilo. Siria konstanta delegito al UN diris la 20an de marto en Nov-Jorko, ke la siria registaro jam petis ĝeneralan sekretarion de UN Ban Ki-moon fondi sendependan kaj neŭtralan grupon por enketi pri uzo de kemia armilo fare de la armita opozicio kontraŭ civiluloj en Aleppo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto