Vizitu Forumon

Ĉinoj batalas kontraŭ la tertremo de Lushan

(GMT+08:00) 2013-04-21 16:57:02     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la informo de la Ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 10a horo kaj 30 minutoj en la 21a de aprilo, en la tertremo de Lushan mortis kaj perdiĝis 193 homoj, kaj vundiĝis 10 574 homoj.

Ĝis la 8a tiutage, post la tertremo de Lushan, laŭ la registro, okazis 1 165 posttertremoj, inter kiuj estis 67 posttertremoj de magnitudo 3.0, kaj 3 posttertremoj de magnitudo 5.0 ĝis 5.9.

Ĉi-matene ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu nun estas en la regiono atakita de la tertremo por gvidi la laboron kontraŭ la tertremo, akceptis intervjuon de amaskomunikiloj kaj diris, ke nun la unua laboro estas savi homojn, kaj la vivo de homo valoras pli ol ĉio alia. Li aludis ankaŭ, ke la registaro jam prenis en konsideron la rekonstruadon post la katastrofo por la popolo en la regiono trafita de la tertremo, ke la hejmloko estu pli bela.

Frumatene de la 21a de aprilo la Ĉina Seisma Buroo informis, ke la ŝtata seisma savotaĉmento atingis la flughavenon de Qionglai, Sichuan, je la 5a horo kaj 23 minutoj en la 21a de aprilo, kaj tuj rapidis al la regiono trafita de la tertremo por fari urĝan savadon.

La taĉmento konsistas el du cent savistoj, seismologoj, teknikistoj kaj sukuristoj, i.e. el du ambulancoj, dudek mil instrumentoj kaj kuraciloj, kaj dek du hundoj por traserĉi vivon.

La efika mobilizo de savaj fortoj fare de la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la tertremo vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Rusio, Japanio, Britio, Francio, Argentino, Meksiko kaj aliaj landoj sinsekve esprimis sian kondolencon kaj simpation al Ĉinio kaj al la viktimoj

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto