Vizitu Forumon

Internacia komunumo alte atentis la tertremon de Ya'an, Sichuan

(GMT+08:00) 2013-04-22 15:12:07     Redaktoro:Xu Yunying

Laŭ informo de la registaro de Sichuan ĝis la 15-a horo de la 21-a de aprilo pli ol miliono kaj 500 miloj da homoj el 69 gubernioj, 13 urboj estis trafitaj de la tertremo de Lushan kaj 186 homoj mortis. Internacia komunumo alte atentas la tertremon. Kelkaj gvidantoj de la landoj esprimis sian kondolencon al Ĉinio kaj amaskomunikiloj raportis pri la tertremo.

La 21-an de aprilo ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante profundan doloron pro la tertremo, kiu okazis en Lushan, la provinco Sichuan kaj rezultigis morton kaj vundiĝon de homoj. Li diris en la deklaro, ke li elkore kondolencas al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, precipe al la familianoj de la viktimoj kaj esprimas profundan simpation al personoj trafitaj de la katastrofo. Li asertis, ke UN estas preta doni helpojn al Ĉinio kaj mobilizi necesajn internaciajn subtenojn.

La 20-an de aprilo laŭ la loka tempo usona ŝtata sekretario John Forbes Kerry publikigis deklaron, ke Usono estas preta subteni internacian komunumon por respondi la katastrafon, li ankaŭ esprimis kondolencon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Matene de la 20-a de aprilo laŭ la loka tempo rusa prezidento Vladimir Putin sendis kondolencan mesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping. Putin diris en sia mesaĝo, ke li esprimas simpation al la ĉina popolo. Li diris, ke Rusio estas preta doni subtenon kaj helpon al Ĉinio en batalo kontraŭ la katastrofo.

Esperantistoj silente funebras pro la mortintoj en la tertremo de Ya'an

Kaj krome, Teruhiro Sasaki, Honora prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto-Movado, kiu ĉeestas al la konferenco de KAEM en Israelo, ankaŭ sendis leteron al Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia por esprimi sian kondolencon.

En la letero, li skribas, "Ni informiĝis, ke okazis la 7-grada tertremo en Ya'an, Ĉinio. Ni, esperantistoj, profunde sentas la doloron de la ĉina popolo. Ĉi tie en la nomo de KAEM, mi esprimas kondolencon kaj simpation al Ĉinio, precipe al la viktimoj kaj iliaj parencoj. Mi kredas, ke la ĉina registaro certe sukcese faros savadon. Kaj la ĉina popolo certe venkos la katastrofon. Ni, esperantistoj, preĝu kaj kuraĝigu la ĉinan popolon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto