Vizitu Forumon

Internacia komunumo plu atentis la tertremon de Lushan, Sichuan

(GMT+08:00) 2013-04-23 15:42:43     Redaktoro:Xu Yunying

Pri la situacio kaj la savado de la 7-grada tertremo en Lushan, Sichuan, internacia komunumo plu atentis kaj kelkaj amaskomunikiloj pozitive taksis la savrimedojn de la ĉina registaro kaj popolo.

La 22-an de aprilo kazaĥa prezidenta novaĵa buroo publikigis informon, ke kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev sendis mesaĝon al la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping por esprimi sian kondolencon al Ĉinio pro la tertremo. Li diris, ke li elkore kondolencas al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, precipe al la familianoj de la viktimoj kaj esprimas profundan simpation al personoj trafitaj de la katastrofo.

Tiutage aŭtralia ĉefministro Julia Eileen Gillard kaj la eksterafera ministro Robert John Carr publikigis komunan deklaron, dirante, ke la aŭstralia registaro kaj la popolo elkore kondolencas al la popolo en Lushan kaj esprimas sian plej sinceran kondolencon al la viktimoj kaj la familioj. La deklaro diris, ke Aŭstralio estas preta doni helpojn al Ĉinio por la savado kaj rekonstruado laŭ la postulo de la ĉina registaro.

En la unua loka kunlabora forumo de Ĉinio kaj Pollando okazinta en la 22-a de aprilo, registaraj oficistoj de Pollando esprimis siajn kondolencojn al la trafitaj regionoj en Ya'an.

Diverslandaj amaskomunikiloj alte atentis la situacion de la katastrofo. Usona novaĵ-agentejo Associated Press kaj franca novaĵ-agentejo Agence Franca Press raportis la savadan situacion. La usona novaĵ-agentejo raportis, ke pro lavanga terfalego kaŭzita de la tertremo, savantoj piede iras al la trafitaj regionoj. Ili trabatas al si vojon por certigi elsenditajn materialojn. La franca novaĵ-agentejo raportis, ke post la tertremo, miloj da savantoj zorge serĉas la postvivantojn en la trafitaj regionoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang rapide venis al la trafita regiono kaj postulis kapti tempon, preni sciencan rimendon kaj tutforte savi la vivojn. Multaj volontuloj liveras fortan subtenon al la savado. Retamikoj esprimas siajn subtenon al la trafitaj regionoj kaj kondolencon al la viktimoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto