Vizitu Forumon

"Retrorigarde al 1942" gajnis du trofeojn de la premio Tiantan

(GMT+08:00) 2013-04-24 15:56:19     Redaktoro:Xu Yunying

Vespere de la 23a de aprilo en Pekino okazis fermo de la 3a Pekina Internacia Filmfestivalo kaj ceremonio de la premio Tiantan. La ĉina filmo Retrorigarde al 1942 gajnis la trofeojn por plej bona filmo kaj konsternaj vidaj efektoj. Bonvole aŭskultu nian raporton!

Por funebri viktimojn de la tertremo en Lushan, Sichuan, organizanto de la filmfestivalo anstataŭigis la ruĝan tapiŝon per la blua, kaj la ĉeestantoj de la fermo plejparte estis vestitaj per malhelaj vestoj.

Al la fermo ĉeestis fama rusa reĝisoro Nikita Mikhalkov, franca reĝisoro Luc Besson, ĉina reĝisoro Zhang Yimou, internaciaj filmsteloj Keanu Reeves kaj Sarah Brightman kaj aliaj pli ol 300 ĉinaj kaj fremdlandaj steloj, inkluzive de Jackie Chan, Andy Lau, Aaron Kwok kaj Chiling.

Antaŭ la fermo kaj la ceremonio de la premio Tiantan, fama reĝisoro Chen Kaige funebris viktimojn de la tertremo en Lushan en la nomo de la profesiuloj de la filmprodukta sektoro. Ĉiuj homoj honoris per silento la memoron de viktimoj. Chen Kaige diris, ke li elkore kondolencas al la viktimoj kaj esprimas siajn profundajn respekton kaj dankemon al soldatoj kaj savantoj batalantaj en trafitaj regionoj.

Vespere de tiu ĉi tago la ĉina filmo Retrorigarde al 1942 fajnis la trofeojn por plej bona filmo kaj konsternaj vidaj efektoj. Feng Xiaogang, la reĝisoro de la filmo Retrorigarde al 1942, ne ĉeestis al la ceremonio pro okupiteco pri farado de alia filmo. La produktanto Wang Zhongjun diris, ke la filmo Retrorigarde al 1942 havas afablecon kaj dignecon kaj homecon, kiuj estas grandaj temoj en la tuta homaro. La filmo retrorigardas la veran vivon de ĉinoj en la tre malluma stato antaŭ multaj jaroj. Tio estis blanko dum multaj jaroj por Ĉinio, kaj la filmo ĝuste plenigis tiun blankon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto