Vizitu Forumon

Usono ne senpripense lanĉos militon kontraŭ Norda Koreio

(GMT+08:00) 2013-04-29 13:58:09     Redaktoro:Zhao Jianping

Lastatempe la korea duoninsulo estis plena de odoro de pulvo. Norda Koreio proklamis fermi la Industrian Parkon Kaesong kaj anoncis, ke la "sago jam estas sur la arko" kaj simple per premo de butono oni jam povas pafi misilon. Dume Usono okazigis grandskalan komunan operacon kun Suda Koreio sur la korea duoninsulo, kaj en la operaco partoprenis strategiaj bombaviadiloj B-52 kaj B-2. Tio estas tre rara en antaŭaj operacoj. Usono prenis ege necedeman sintenon, ĝi tamen ne tiom senpripense lanĉos militon kontraŭ Norda Koreio, pro jenaj cirkonstancoj.

Unue, la korea duoninsulo havas apartan geopolitikan karakteron. La korea duoninsulo situas en la nordorienta parto de Azio kaj ĉiam estas varmpunkto ekde la finiĝo de la 2-a Mond-milito. Se la situacio de la duoninsulo fluktuas, tio influas la stabilecon ne nur de la nordorientazia regiono, sed ankaŭ de la tuta Azio. Kiam ekstreĉiĝis la situacio sur la korea duoninsulo, Ĉinio eksplicite esprimis sian oponon kontraŭ iu ajn flanko, kiu eventuale fabrikos tumulton en tiu ĉi regiono.

Due, Suda Koreio tute ne volas, ke ĝi perdos siajn interesojn, se sur la duoninsulo eksplodos milito. Ĉi-foje ankaŭ Suda Koreio prenis necedeman sintenon kontraŭ Norda Koreio kaj senĉese akordigis sian starpunkton kun Usono, tamen ĝi tute konsciis, ke ĝi trafus grandegan ekonomian perdon, se eksplodus milito sur la korea duoninsulo.

Trie, ankaŭ Usono mem ne tiom multe volis solvi la korean problemon per milita forto. La situacio sur la korea duoninsulo senĉese streĉiĝis pro tio, ke tiu regiono neniam eliris el la malvarma milito. De siaj propraj strategiaj interesoj Usono esperas, ke la korea duoninsulo tenu certagradan streĉitecon, sed tia streĉiteco devas esti sub la regado. Se la streĉiteco plu estiĝos, ĝi do daŭrigos sian militan ekziston sur la korea duoninsulo.

Usono ne senpripense lanĉos militon kontraŭ Norda Koreio, tamen la nuna situacio sur la korea duoninsulo estas maltrankviliga. Se okazos milita konflikto inter la norda kaj suda flankoj de Koreio, aŭ Norda Koreio iros plu sian vojon de posedo de nukleaj armiloj, estos ne ekskluzivita la ebleco, ke Usono efektivigos militan baton kontraŭ Norda Koreio, kaj tio nepre serioze influos la stabilecon de nordorienta, eĉ la tuta Azio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto