Vizitu Forumon

Barack Obama reasertis singarde trakti sirian problemon pri kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-05-01 16:58:25     Redaktoro:Pluveta

La 30an de aprilo laŭ la loka tempo usona prezidento Barack Obama reasertis, ke pri la uzado de kemiaj armiloj fare de la siria registaro oni bezonas pli multe da faktoj por decidi preni respondan rimedon. Samtempo Usono nun aktive faras diplomatian interkonsiliĝon por politike solvi la problemon.

En la lasta ĵaŭdo usona nacidefenda sekretario Charles Timothy "Chuck" Hagel diris, ke Usono opinias, ke Sirio uzis kemiajn armilojn en malgranda amplekso. Post la apero de la informo iuj parlamentanoj de usona Kongreso esprimis, ke la uzado de kemiaj armiloj estas la ruĝa linio de Usono interveni en sirian situacion. Tial la usona registaro devas tuj komenci la intervenon, tamen ĝis nun Obama estas tre singarda pri tio. En la gazetara konferenco okazinta en Blanka Domo en la 30a de aprilo, Obama esprimis, ke la atestaĵo akirita de Usono montras, ke oni uzis kemiajn armilojn en Sirio, tamen oni ne scias, kiu, kiam kaj en kia maniero uzis ilin. Li emfazis, ke Usono ne haste taksu la aferon.

La parolo de Obama estas unuanimeca kun lia esprimo farita dum la intervidiĝo kun jordana reĝo. La ĉefa enhavo inkludas, ke unue oni devas havi certajn atestaĵojn pri la uzado de kemiaj armiloj. Due, la internacia komunumo devas kune agi.

Kial Obama estas tiel singarde pri la problemo? La usona publiko opinias, ke la Iraka Milito lanĉita de Bush ĉiam avertis al Obama, ke li estu diskreta. La tiama usona registaro lanĉis la Irakan Militon per la pretendo, ke Saddam posedas amasmortigan armilon, tamen ĝis nun oni ankoraŭ ne trovis tian armilon. Tial Obama estas tre diskreta pri la siria problemo.

Cetere Usono ne esperas sendi trupojn al nova batalejo. Afgana Milito kaj Iraka Milito jam multe konsumis la financon de Usono kaj kaŭzis kontraŭmilitan emocion de la usona popolo.

Lastatempe Usono prenis iujn novajn rimedojn pri la siria problemo. Usona ŝtata sekretario John Kerry 3-foje vizitis Mezorienton en mallonga tempo, kaj dum la vizito la siria probelmo estis ĉefa diskuttemo. La usona registaro intensigis subtenon al la opozicio de Sirio. Antaŭ kelkaj tagoj Kerry intervidiĝis kun Lakhdar Brahimi, speciala sendito de UN kaj Ligo de Arabaj Landoj pri siria problemo, kaj delegacio de la ligo por politike solvi la sirian problemon. Tamen la efiko estas ne certa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto