Vizitu Forumon

Israelo refoje aeratakis sirian militan objektivon

(GMT+08:00) 2013-05-06 15:55:15     Redaktoro:Li Lu

Mateno de la 5a de majo laǔ la loka tempo, israela ĉasaviadiloj lanĉis atakon al milita esplorcentro Jamraya, kiu troviĝas en la nord-okcidenta parto de Damasko, ĉefurbo de Sirio. La atako kaǔzis morton kaj vundiĝon de multaj civiluloj kaj alportis grandan perdon.

Proparolanto de la israela armeo rifuzis respondi pri la afero. Israela mediato diris, citante informojn el altnivela sekureca oficisto de la registaro, ke la aeratako celis armilojn, kiuj estis liveritaj al la partio Hezbollah de Libano. Novaĵa agentejo Reuters citis parolojn de okcidenta informpersonaro, ke ĉifoja agado celis misilojn, kiuj estis liveritaj de Irano kaj transportotaj al la partio Hezbollah de Libano. Post la atako, Netanyahu, israela ĉefministro, emfazis, kiam li ĉeestis en iu aktivado, ke li prenas la respondecon garantii israelan sekurecon kaj estontecon, tamen li ne rekte respondis al mediatoj pri la aeratako.

Tio estas la dua atako, kiun Israelo lanĉis al la landlimo inter Sirio kaj Libano, en la lastaj tri tagoj. La 3an de majo Israelo lanĉis similan atakon, kiu estis opiniita kiel la agado malebligi transportadon de la armilo, al partio Hezbollah.

Post la atako Irano rapide reagis. Mechman Palasite, proparolanto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kondamnis la atakon. Li diris, ke la israela agado akrigis la malstabilecon de Mez-Oriento.

Gvidantoj de la irana armeo esprimis subtenon al Sirio, kiam ili akceptis intervjuon de mediatoj. Ahmad Vahidi, ministro pri eskteraj aferoj, diris al mediato, ke la israela agado akiris silentan aprobon de Usono, kio malkovris rilatojn inter opoziciaj frakcioj en Sirio kaj iliaj eksterlandaj subtenantoj.

La 5an de majo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron per sia proparolanto, esprimante gravan atenton al raportoj pri la israela atako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto