Vizitu Forumon

Endanĝeriĝas la japana dekstreniĝo

(GMT+08:00) 2013-05-06 13:08:51     Redaktoro:Xiong Linping

La 1-an de majo japana ĉefministro Abe Shinzo diris al amaskomunikiloj, ke por Japanio ne necesas fari eksplikon pri la amendo de la konstitucio al Ĉinio kaj Sud-Koreio. La 3-a de majo estas la tago de Japanio por memorigi la konstitucion. La intenco de Abe Shinzo, akceli la amendon de la konstitucio, jam estas publikigita, kaj lia ĉefa celo, vaste opiniate, estas revizii la naŭan paragrafon de "Paca Konstitucio" redaktita post la dua mondmilito, proklamantan, ke Japanio rezignu militon. Se la celo estos atingita, la japana sindefenda korpuso konsekvence sin altigos al armeo, kiu havas rajton je militiro.

La japana "Paca Konstitucio" estis ellaborita sub la gvido de la usona okupacia armeo. Ĝi estas unu el la fundamentaj ŝtonoj por konservi konstantan pacon en la Orienta Azio. La amendo de la Abe-a registaro pri la konstitucio skuos la ŝtonon. Tio jam ne estas nur afero de Japanio mem. La japana militismo faris monstran krimegon al la aziaj popoloj. Kien iros Japanio, kie la dekstreniĝo ludas pli kaj pli flame, kiam "Paca Konstitucio" unu fojon sin liberigos de la kateno? Kaj kian sturmon ĝi donos al la situacio de la Orienta Azio? La zorgo pri tio, de Ĉinio, Sud-Koreio kaj aliaj aziaj landoj, estas reala kaj serioza, justa kaj racia.

Se Japanio, spite al la ekstera sentiĝo, altrude paŝas al la amendo de "Paca Konstitucio", ĝi certe ricevos rebaton kaj fariĝos fuzeo, kiu vekus novan krizon en la Orienta Azio. La kontraŭstaro al la amendo de "Paca Konstitucio" estas justa en moralo. Ĉinio devas kunigi la fortojn de la internacia socio kaj doni premon al Japanio, por ke ĝi ne aŭdacu iri tro malproksimen en la revizio de la konstitucio. Precipe Ĉinio devas strebi al la subteno de Rusio kaj al la aliĝo de Sud-Koreio, por ke ili kune kun Ĉinio malgrandigu la spacon de Japanio revizii la konstitucion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto