Vizitu Forumon

Mahmoud Abbas: Ĉinio devas ludi gravan rolon en pacprocezo de Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2013-05-07 14:57:39     Redaktoro:Li Lu

La 6an de majo, Mahmoud Abbas, prezidento de Palestino, kiu faras viziton en Ĉinio, akceptis intervjuon de ĵurnalisto el Ĉina Radio Internacia. Li esprimis, ke Ĉinio devas ludi gravan rolon en pacprocezo de Mez-Oriento.

Mahmoud Abbas estis invitita de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping por fari viziton al Ĉinio. Matene de la 6a de majo ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun li. Dum la interparolo Xi Jinping prezentis kvar opiniojn de Ĉinio por solvi palestinajn problemojn, inkluzive de persisto en ĝusta direkto pri tio, ke Palestino sendepende fondi ŝtaton kaj Palestino kaj Israelo pace kunekzistas; persisto en traktado, la unika rimedo por realigi paciĝon inter Palestino kaj Israelo; persisto en la principo "per tero por paco"; kaj la internacia socio devas fari gravan garantion por antaǔenpuŝi pacprocezon. Mahmoud Abbas diris, ke Palestino ĉiam konsentas kaj subtenas ian ajn opinion de ĉinaj gvidantoj.

Mahmoud Abbas diris, ke li kredas, ke Ĉinio devas ludi gravan rolon en pacprocezo de Mez-Oriento, ĉar Ĉinio estas justa ŝtato, ĝi ne donas senprincipan protekton al iu ajn flanko, do Palestino ĉiam staras kune kun Ĉinio. Li tre konsentas pri la politikaj opinioj de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Parolante pri situacio de pacprocezo inter Palestino kaj Israelo, Mahmoud Abbas diris, ke Israelo konstruas setlejojn sur la teritorio de Palestino kaj tio estas grava kialo, kiu malhelpas restarigon de interparolo de la du flankoj.

Mahmoud Abbas diris, ke en ĉifoja vizito al Ĉinio, li ne nur raportis la plej novan progreson pri rilatoj inter Palestino kaj Israelo, situacion de la arabaj landoj en la pasintaj du jaroj, sed ankaǔ profunde interparolis kun ĉinaj gvidantoj pri duflankaj ekonomiaj kunlaboroj.

Mahmoud Abbas petas la araba-lingvan sekcion de ĈRI transdoni amikecon de ĉinaj gvidantoj kaj popolo al la arabaj landoj kaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto