Vizitu Forumon

Benjamin Netanyahu atingis Pekinon

(GMT+08:00) 2013-05-08 15:59:56     Redaktoro:Li Lu

Matene de la 8a de majo israela ĉefministro Benjamin Netanyahu atingis Pekinon kaj daǔrigis sian viziton en Ĉinio. Laǔ informo de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝos kun li, ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolos kun li, la du flankoj subskribos serion da kunlaboraj dokumentoj. Specialistoj kiuj studas mez-orientajn problemojn diris al ĵurnalistoj, ke antaǔenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron de Ĉinio kaj Israelo estas ĉefa temo de ĉifoja vizito de Netanyahu. Samtempe, Israelo esperas, ke Ĉinio ludu gravan rolon por bonigi rilatojn inter Palestino kaj Israelo, jen estas detalaj enhavoj.

Matene de la 8a de majo en la placo Tian'anmen, flagoj de Ĉinio kaj Israelo flirtas en la vento. Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu oficiale komencis sian pekinan viziton.

Ŝanhajo estas la loko de la unua halto de Netanyahu dum lia vizito en Ĉinio. En la pasintaj du tagoj, li multfoje dankis pro la malegoisma helpo donita de Ŝanhajo al Israelo dum la dua mondmilito. Li ankaǔ diris, ke Israelo opinias, ke Ŝanhajo estas venonteco de Ĉinio kaj la tuta mondo.

En la bonveniga vespera bankedo, menciante ekonomian kaj komercan kunlaborojn inter Ĉinio kaj Israelo, Benjamin Netanyahu esprimis, ke la kombino de israela teknologio kaj ĉina granda produktforto estas gajna-gajna kunlaboro.

Antaǔenpuŝi ekonomian kaj komercan kunlaboron de Ĉinio kaj Israelo sendube estas ĉefa temo de ĉifoja vizito de Netanyahu. Nun, Ĉinio estas la plej granda komerca amiko de Israelo en Azio kaj la tria granda komerca amiko en la mondo, Ĉinio ankaǔ estas israela ĉefa cellando de investo. Netanyahu esperas, ke lia ĉifoja vizito al Ĉinio povas pluapaŝe antaǔenpuŝi duflankajn ekonomian kaj komercan kunlaborojn.

Li Shaoxian, specialisto pri mez-orienta problemo kaj vicestro de Ĉina Instituto pri Moderna Internacia Rilato, diris, ke Ĉinio kaj Israelo starigis diplomatiajn rilatojn antaǔ pli ol 20 jaroj, en la pasintaj 20 jaroj, la duflanka ekonomia kaj komerca sumo atingis dek miliardojn da usonaj dolaroj de la komencaj kvin-dek milionoj da usonaj dolaroj, prezentiĝas bona situacio. Ĉifoja vizito de Netanyahu ludos gravan rolon por antaǔenpuŝi la duflankajn kunlaborojn, speciale ekonomian kaj komercan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto