Vizitu Forumon

Salman Khurshid: ĉina kaj hinda rilato komencos novan ĉapitron

(GMT+08:00) 2013-05-09 15:28:08     Redaktoro:Li Lu

La 8an de majo laǔ la loka tempo, Salman Khurshid, hinda ministro pri eksteraj aferoj esprimis, kiam li akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia, ke en la pasintaj jaroj ĉina kaj hinda rilato disvolviĝis bone, la landlima problemo estis bone solvita, Hindio estas tre kontenta kaj esperas pluapaŝe altigi dulandan amikecan kunlaboron kaj komenci novan ĉapitron. Jen estas detalaj enhavoj.

Laǔplane, de la 9a ĝis 10a de majo, hinda ministro pri eksteraj aferoj Salman Khurshid vizitos Ĉinion. Aantǔ la vizito, li akceptis intervjuon de ĉina mediato, li diris, ke Hindio atendas pluapaŝan disvolviĝon de la dulanda rilato.

Salman Khurshid diris, ke ĉinaj gvidantoj elmetis aktivan kaj amikecan starpunkton al rilato de Ĉinio kaj Hindio, tio estas bonvenigata de Hindio. Li diris ankaǔ, ke Hindio faros saman promeson kaj penon por altigi kunlaboran rilaton de la du landoj.

Salman Khurshid diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, sub la komuna peno de la dulandaj gvidantoj, la dulanda rilato gajnis bonan disvolviĝon. En la venontaj 10 jaroj, Hindio indensigos kunlaboron kun ĉina nova gvidantaro kaj komencos novan ĉapitron.

Parolante pri la nova ĉapitro, Salman Khurshid emfazis gravecon de rapida disvolviĝo de ekonomia kaj komerca rilato inter Ĉinio kaj Hindio, li ankaǔ montris, ke li esperas ke la du landoj plifortigu kunlaborojn en investa kampo kaj pli multaj ĉinaj kompanioj faru investon en Hindio, tiele por altigi la nivelon de la dulanda kunlaboro en ekonomio kaj komerco.

Salman Khurshid malkaŝe diris, ke ĉina kaj hinda rilato ankoraǔ havas problemojn kaj defion, la du flankoj devas pacience solvi ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto