Vizitu Forumon

Usono kaj Rusio proponis solvi sirian krizon per intertraktado

(GMT+08:00) 2013-05-10 17:28:16     Redaktoro:Li Lu

Antaǔ nelonge John Kerry, ŝtata sekretario de Usono, atingis interkonsenton kun Rusio dum sia vizito, ke ili konsentis okazigi internacian prisirian kunvenon surbaze de Ĝeneva Komuniko, al kiu estos invititaj la siria registaro kaj la opozicio. Sed Sergei Lavrov, ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, aludis, ke Rusio ne interesiĝas pri la foriro aǔ resto de siria prezidento Bashar al-Assad. Analizistoj diris, ke Usono kaj Rusio atingis interkonsenton por solvi sirian problemon per traktado, tio prezentis signon por solvi sirian problemon, la internacia socio esprimis bonvenon. Sed nun, siria situacio estas kompleksa kaj serioza, la efiko de prisiria interkonsento de Usono kaj Rusio bezonas ekzamenon.

John Kerry iris al Italio post sia vizito en Rusio, li respektive faris interparolon kun Tzipi Livni, israela ĉeftraktisto prezendanto, Nasser Judeh, jordana ministro pri eksteraj aferoj, Enrico Letta, itala novenoficiĝa ĉefministro kaj Emma Bonino, itala ministro pri eksteraj aferoj. La ĉeftemo de la interparoloj estas la siria problemo. Post interparolo kun Nasser Judeh, jordana ministro pri eksteraj aferoj, Kerry esprimis, ke Usono esperas trovi projekton, kiun povas akcepti la siria registaro kaj opozicio por antaǔenpuŝi sirian pacprocezon. Li emfazis, ke en la venonta siria transira registaro ne estos posteno por Bashar al-Assad.

John Kerry diris en la gazetara konferenco post interparolo kun Emma Bonino, itala ministro pri eksteraj aferoj, ke nun estas kriza momento de siria krizo, se oni ne elektos novajn gvidantojn nek realigos repaciĝon, en Sirio aperos pliseriozaj konfliktoj kaj pliseveraj humanismaj krizoj. Emma Bonino diris, ke interparolo de Usono kaj Rusio trovis politikan rimedon por solvi la sirian problemon, Italio volas doni humanisman helpon al siriaj rifuĝintoj en Libano kaj Jordano.

Usono kaj Rusio atingis interkonsenton pri la siria problemo, ĉiuj flankoj esprimis bonvenon kaj subtenon pri tio. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, telefonis respektive kun John Kerry, ŝtata sekretario de Usono, kaj Sergei Lavrov, ministro pri eksteraj aferoj de Rusio kaj faris diskuton pri la atingita interkonsento. Ban Ki-moon admiris gvidecon kaj iniciatemon de John Kerry kaj Sergei Lavrov kaj kuraciĝigis ĉiujn flankojn kapti la bonŝancon por solvi la sirian problemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto