Vizitu Forumon

En turka landlimo okazis eksplodiga atako

(GMT+08:00) 2013-05-13 16:19:09     Redaktoro:Xu Yunying

La 11-an de majo en la urbo Reyhanli, Turkio, okazis du eksplodoj kaj rezulte de tio mortis 46 homoj kaj vundiĝis cent homoj. Tio estas la plej sanga evento en najbarlando Turkio, post la okazo de la interna milito de Sirio en 2011. Oni opiniis, ke la atako montras, ke pluapaŝe pliiĝas la superverŝa efiko de la siria interna milito. Bonvole aŭskultu nian raporton!

La 11-an de majo en Reyhanli, la suda urbo de Turkio proksime de la landlimo al Sirio, okazis aŭto-bomba atako. Du aŭtoj estis eksplodigitaj respektive antaŭ registara domego kaj poŝtoficejo. Ĝis nun, 46 homoj mortis, pli ol cent homoj vundiĝis, pli ol cent domoj difektiĝis, dekoj da aŭtoj estis frakasitaj kaj centoj da butikoj damaĝitaj. Post la atako, la turka registaro faris la plej fortan kondamnon. Turka ministro pri eksteraj aferoj Ahmet Davutoglu en Berlino diris, ke oni ne provu defii la turkan forton kaj la sekurecaj trupoj de Turkio prenos ĉiujn necesajn rimedojn.

La 12-an de majo turka vicĉefministro Besir Atalay publikigis deklaron, dirante, ke la turka registaro arestis 9 suspektatojn pri la atako. La 9 suspektatoj estas turkoj. Ili konfesis partopreni en la plenumo de la atako kaj unu el ili estas la ĉefo de la atako. Turka oficisto opiniis, ke la siria registaro portas la respondecon pri la evento. Muammer Guler, turka ministro pri internaj aferoj, diris, ke la atako estis plenumata de iu milita organizo, kiu intime rilatas al informa organo de Sirio. Kelkaj amaskomunikiloj diris, ke ĉefaj eksplodaĵoj venas el Sirio. Turka amaskomunikilo ankaŭ atentis, ke la atako okazis antaŭ la vizito de Besir Atalay al Usono. Laŭ prognozo, la dulandaj ĉefoj diskutos pri la sekva agado de la siria krizo.

La siria registaro firme neiis la akuzon pri la atako. La 12-an de majo siria ministro pri informoj Omran Al-Zoubi diris, ke Sirio rifuzas ĉiujn akuzojn al Sirio fare de turka registaro. Kontraŭe, la turka registaro devas esti kondamnita, ĉar ĝi faris la landlimon inter Sirio kaj Turkio koncentrejo de internaciaj teruristoj. Al-Zoubi diris ankaŭ, ke la celo de la akuzo de Turkio estas perturbi la internacian kunvenon pri siria problemo okazigotan de Rusio kaj Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto