Vizitu Forumon

Grandega ŝanco el la ĉina translima turismado

(GMT+08:00) 2013-05-13 14:42:10     Redaktoro:Xiong Linping

Aprile kaj maje alvenas varma printempo, kaj ĉie prosperas floroj. En la vidindejoj de Ĉinio plene amasiĝas ekskursantoj. En la ĵus pasintaj ferioj de la Unua de Majo ne malmultaj ĉinaj turistoj elektis transliman turismadon. Laŭinforme, dum la ferioj la translimaj turistoj nombris ses dekonojn de la tuta turistaro de Ĉinio.

Laŭ la donitaĵoj, de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo preskaŭ 3,8 milionoj da turistoj eniris Honkongon. De iu turisma agentejo ĵurnalisto informiĝis, ke la plejparto de la turistoj elektis proksimajn landojn kaj regionojn kiel celan lokon; meze de aprilo estis la Akvoverŝa Festo en Tajlando, kaj pro tio Tajlando estis la unua celloko de multaj ĉinaj ekskursantoj.

De la disvolviĝo de la ĉina ekonomo kaj de la rapida leviĝo de la ĉina meza klaso multaj landoj kaj regionoj profitas. Ekzemple, ĉinaj turistoj pokape elspezis ĉ. 6 000 usonajn dolarojn en Usono; la konsuma sumo estas la plej alta en ĉiuj elspezoj faritaj de diverslandaj turistoj. La elspezo de la ĉina turistaro povas esti kalkulita kiel eksporto de Usono. En la jaro 2011, ekzemple, la favora saldo de la usona turismado al Ĉinio atingis 4,4 miliardojn da usonaj dolaroj.

Jara Raporto pri Disvolviĝo de Ĉina Translima Turismado, eldonita de la Ĉina Turisma Instituto en la 24a de aprilo, notas, ke en la jaro 2012 la ĉina translima turistaro nombras 83 milionojn da homoj/fojoj; la nombro kreskis je 18,41%, kompare kun tiu en 2011. La skalo jam estas pli granda ol tiu de Germanio kaj de Usono, kaj tial Ĉinio estas la plej granda merkato de la translima turismado en la mondo. En la sama jaro la konsuma sumo de la ĉinaj translimaj turistoj superis 102 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj pro tio Ĉinio, anstataŭ Germanio kaj Usono, prenis la unuan lokon en la konsumado de turismado. Ĉina kontribukvanto estas 13% en la tutmonda turisma ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto