Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis blankan libron pri homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2013-05-15 15:34:27     Redaktoro:Xu Yunying

La 14-an de majo Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Progreso de Ĉinio en Homaj Rajtoj en 2012, kiu tutflanke prezentas novajn atingojn de Ĉinio en homaj rajtoj en lastaj jaroj. La blanka libro diras, ke la disvolviĝo de homaj rajtoj en Ĉinio estas en la nova periodo de laŭplena, daŭre stabila kaj kompleta disvolviĝo.

La libro prezentas novajn progresojn de Ĉinio en homaj rajtoj per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj en ses kampoj, inkluzive de la garantio de homaj rajtoj en la ekonomia konstruado, garantio de homaj rajtoj en la politika konstruado, garantio de homaj rajtoj en la kultura konstruado, garantio de homaj rajtoj en la socia konstruado, garantio de homaj rajtoj en ekologi-civiliza konstruado, kaj eksterlandaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri homaj rajtoj.

La libro diras, ke respekti kaj garantii la homajn rajtojn estas la volo kaj agado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj diversaj ŝtataj organoj de Ĉinio. Post kiam la homaj rajtoj estis solene enskribitaj respektive en la Konstitucion de la Ĉina Popola Respubliko, planon pri la nacia ekonomio kaj socia revoluo kaj la statuton de la Komunista Partio de Ĉinio, la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, okazinta en novembro de 2012, decidis, ke efektive respekti kaj garantii la homajn rajtojn estas unu el la celoj de la konstruado de modere prospera socio. La ĉina registaro ankaŭ publikigis Ŝtatan Agad-Planon de Homaj Rajtoj kaj taksis ĝian efektivigon. La disvolviĝo de homaj rajtoj en Ĉinio estas en la nova periodo de laŭplena, daŭre stabila kaj kompleta disvolviĝo.

La libro diras ankaŭ, ke persisti en la scienca vidpunkto pri evoluigo, akceli socian harmonion, bonigi popolan vivon kaj feliĉigi la popolon estas ĉefaj principoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro en la regado. Sub gvidado de la scienca vidpunkto pri popola orientiĝo kaj ĉiuflanke akorda kaj daŭripova evoluigo Ĉinio kombinas la aferon de homaj rajtoj kun la ekonomia, politika, kultura, socia kaj eko-civilizacia konstruado, metas garantion de homaj rajtoj pri ekzistado kaj divolviĝo sur la unuan lokon kaj akcelos kompletan kaj akordan disvolviĝon de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kun civilaj kaj politikaj rajtoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto