Vizitu Forumon

MKO akceptis nomumiĝon de Azevedo

(GMT+08:00) 2013-05-15 16:40:40     Redaktoro:Xu Yunying

La 14-an de majo en Ĝenevo Ĝenerala Konsilio de Monda Komerca Organizo okazigis kunvenon kaj akceptis la nomumiĝon de Roberto Azevedo kiel nova ĝenerala direktoro de la organizo. La 1-an de septembro de 2013 Azevedo anstataŭos nunan ĝeneralan direktoron Pascal Lamy kaj oficiale servos kiel la nova ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo. Bonvole aŭskultu detalan raporton!

Fakte, en lasta semajno en neoficiala kunveno la Ĝenerala Konsilio de Monda Komerca Organizo la ĉeestantoj akordiĝis pri la nomumiĝo de Azevedo, kaj la organizo proklamis la rezulton en la 8-a de majo. En la oficiala kunveno la Ĝenerala Konsilio de Monda Komerca Organizo nur plenumis necesan aproban proceduron. Tiutage al la kunveno ĉeestis konstantaj reprezentantoj de 159 membroj de Monda Komerca Organizo. Shahid Bashir, prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de Monda Komerca Organizo kaj palestina konstanta ambasadoro al Monda Komerca Organizo, proklamis la nomumiĝon de Azevedo. Li diris, ke li oficiale proponas, ke la Ĝenerala Konsilio konsentu la nomumiĝon de Roberto Azevedo kiel la nova ĝenerala direktoro de la organizo por kvarjara oficperiodo, kiu komenciĝos en la 1-a de septembro, 2013.

Poste nuna ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo Lamy faris parolon. Septembre de 2005 Lamy enoficiĝis kiel ĝenerala direktoro de la organizo kaj servis du mandatojn. Dum la periodo li faris pozitivan klopodon por konservi la multflankan komerc-sistemon kaj puŝi la daŭhan intertraktadon. Tamen en lastaj jaroj pro la financa krizo malprosperiĝis la tutmonda ekonomio kaj denove aperis la komerca protekismo. La Monda Komerca Organizo ne havis bonan rimedon por solvi la problemon. Nun Lamy transdonos la aferojn al Azevedo.

Azevedo estas konstanta reprezentanto de Brazilo al la Monda Komerca Organizo kaj havas riĉan sperton de la multflanka internacia aktiveco. Li diris, ke li havas profundan komprenon pri la valoro de la Monda Komerca Organizo. Ĉiuj membroj de la organizo profitos de la sistemo de multflanka komerco. Li promesis, ke li senlace klopodos plu por helpi al ĉiuj membroj atingi la celon, difinitan de la organizo ĉe sia fondiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto