Vizitu Forumon

Fatah kaj Hamas konsentis organizi koalician registaron

(GMT+08:00) 2013-05-16 17:14:44     Redaktoro:Xu Yunying

La 15-an de majo en Kairo Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah) kaj Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) atingis interkonsenton pri la repaciĝo kaj konsentis organizi koalician registaron en la venontaj tri monatoj. Se la koalicia registaro organiziĝos, tio finos la splitiĝon de Palestino ekde 2007.

Laŭ deklaracio publikigita post kunveno, Fatah kaj Hamas kunordigos rilatajn flankojn ellabori la elektan projekton de Nacia Komitato. La du flankoj ankaŭ konsentis organizi Nacian Repacigan Registaron sub la gvidado de palestina prezidento Mahmoud Abbas, laŭ Kaira Repaciga Interkonsento kaj la Daŭha Deklaracio. Abbas publikigos prezidentan ordonon organizi la Nacian Repacigan Registaron kaj fiksi daton de la baloto.

Azzam el-Ahmad, estro de la delegacio de Fatah kaj membro de la Centra Komitato de Fatah, diris post la kunveno, ke la du flankoj subtenos striktan kontakton en la venontaj tri monatoj, por solvi ĉiujn nesolvitajn problemojn. Mussa Abu Marzuq, estro de la delegacio de Hamas kaj vicdirektoro de la Politika Departemento de Hamas, diris, ke la interna splitiĝo de Palistino finiĝos kaj vera repaciĝo rapide efektiĝos.

Multaj analizistoj estis sindetenaj pri la atingo de la intertraktado inter Hamas kaj Fatah. Iuj diris, ke la du flankoj ankoraŭ ne akordiĝis pri multaj problemoj, precipe pri la reformado de Palestina Liberiga Organizo. La interkonsento de la du flankoj eble sekvos la samvojon de la la Kaira Interkonsento kaj la Daŭha Deklaracio. Politikaj aktivuloj de Palestino diris, ke la interkonsento ne havas pli multajn novajn enhavojn, ĉar la palestina popolo urĝe esperas interkonsenton de vera komenciĝo, tio estas horaro klara kaj deviga pri la plenumado de ĉiuj planoj kaj taskoj. Tamen la nuna situacio montras, ke propable abortos plu la nova palestina registaro. La lokaj amaskomunikiloj prognozis, ke dum la intertraktado kun Mohamed Morsy, Abbas petos Egiption fari premon sur Hamas por ke ĝi pozitive agu por organizado de la koalicia registaro. Tamen la rezulto restas observota.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto