Vizitu Forumon

Unuafoja ekflugo de telestirata aviadilo sur avioŝipo

(GMT+08:00) 2013-05-20 11:28:47     Redaktoro:Xiong Linping

Mardon, la 14an de majo, la usona mararmeo unuafoje katapultis telestiratan aviadilon sur avioŝipo. Tiu ĉi paŝo gravas kaj registrindas en la aviada historio.

Telestirata kaŝaviadilo X-47B tiutage ekflugis sur la avioŝipo George Bush ĉe la marbordo de Virginio, kaj, plenuminte la flugajn movojn antaŭe difinitajn, surteriĝis sur alteriĝejo.

La aviadilo havas karakteron de kaŝo, kaj ĝia aviada distanco estas duobla ol tiu de la ĉasaviadilo F-35. Usona fakulo asertis, ke tiu ĉi aviadilo povos esti uzata kiel helpilo kontraŭ la minaco de mezdistancaj misiloj venantaj, ekz. de Ĉinio aŭ de Irano.

La evoluo de mezdistanca kontraŭ-militoŝipa misilo devigas usonajn avioŝipojn sin retiri sufiĉe malproksimen for de marbordo. En tia okazo ĉasaviadiloj stirataj de piloto devas longe flugi kaj, intertempe, dumfluge sin provizi per benzino; ĉio ĉi tio pliigas la riskon esti atakata.

La aviadilo X-47B povas navigi maksimume 2 000 marmejlojn kaj estas senpilota. La usona mararmeo uzas ĝin por malproksimaj atako kaj gvato.

Milita falulo opinias, ke la atingo havas strategian signifon kaj povas plifortigi la agopovon de la usona armeo en la procezo de la reveno de Usono al Pacifiko.

X-47B povas kunporti du misilojn precize telekondukitajn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto