Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Barato fortigos strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2013-05-21 15:56:27     Redaktoro:Li Lu

La 20an de majo laǔ la loka tempo en Nov-Delhio, ĉina ĉefministro Li Keqiang intertraktis kun la barata samrangulo Manmohan Singh. Poste ili kune intervidiĝis kun ĵurnalistoj. La dulandaj ĉefministroj decidis plifortigi la ĉina-baratan partnerecon de strategia kunlaboro, frontan al paco kaj prospero, kaj antaǔenpuŝi striktan kunligon de la du grandaj merkatoj. Jen estas detala enhavo.

La 20an de majo estis la dua tago de vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang. En 24 horoj li dufoje intervidiĝis kun barata ĉefministro Manmohan Singh. Li Keqiang diris,

"De lasta vespero ĝis hodiaǔa mateno, mi faris amikan, profundan kaj sinceran interparolon kun barata ĉefministro Manmohan Singh. La plej grava frukto de la interparoloj estas, ke la dulandaj gvidantoj atingis strategian konsenton kaj pliigis strategian interfidon."

Ĉinio kaj Barato estas landoj kun antikvaj civilizacioj, evoluantaj landoj kaj disvolviĝantaj merkatoj. Komunaj punktoj metas firman bazon por la strategia kunlaboro inter la du landoj, kaj la kunlaboro certe akirigos al Ĉinio kaj Barato novajn fruktojn el pragmata kunlaboro. Pri serio da interkonsentoj pri kunlaboroj, Li Keqiang diris,

"La du disvolviĝantaj landoj kune subskribis serion da interkonsentoj pri kunlaboroj en multaj kampoj surbaze de strategia interfido. Mi ĵus ĉeestis al subskribo de la interkonsentoj kune kun barata ĉefministro Manmohan Singh. Ili estas semoj kaj baldaŭ ricevos fruktojn."

Germanio estas la unua lando de EU, kiun Li Keqiang vizitos la unuan fojon post sia enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro. Micheal Schaefer, germana ambasadoro en Ĉinio ricevis intervjuon de Ĉina Radio Internacia. Li opiniis, ke la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio estas en la plej bona periodo; kaj ĉifoja vizito de Li Keqiang eligas gravan kaj pozitivan signalon.

Svislando estas la tria stacio de la vizito de Li Keqiang. Jacques de WATTEVILLE, svislanda ambasadoro al Ĉinio, diris dum sia intervjuo de Ĉina Radio Internacia, ke ĉifoja vizito de Li Keqiang certe antaǔenpuŝos sanan disvolviĝon de la rilatoj inter Svislando kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto