Vizitu Forumon

Irano publikigis liston de prezidentaj kandidatoj

(GMT+08:00) 2013-05-22 16:27:24     Redaktoro:Li Lu

Vespere de la 21a de majo irana Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis liston de prezidentaj kandidatoj. Ok gravegaj personoj el la irana politikista rondo ricevis la kvalifikon kandidati al prezidento. Akbar Hashemi Rafsanjani, eksa prezidento, kaj Esfandiyar Rahim-Mashaei, politika aliancano de nuna prezidento Mahmoud Ahmadinejad ne povis esti kvalifikitaj. Tial ili ne rajtas konkuri pri prezidenteco.

Laǔ statistiko de irana Ministerio pri Internaj Aferoj, sume 686 iranaj civitanoj sin anoncis por partopreni en la prezidenta elektado, kiu okazos en la 14a de junio. Laǔ irana konstitucio, ili fariĝas prezidentaj kandidatoj, nur kvalifikite de la irana konstitucia-kuratoreca komisiono.

Vespere de la 21a de majo la komisiono transdonis la liston de kvalifikitaj personoj al la Ministerio pri Internaj Aferoj. Poste la ministerio rapide publikigis la liston al iranaj mediatoj. Kvin kandidatoj estas konservativuloj, ili estas Saeed Jalili, sekretario de irana plejalta ŝtata sekureca komisiono kaj ĉefreprezentanto de Irano por la nuklea intertraktado; Muhammad Bager, urbestro de Teherano; Ali-Akbar, altnivela konsilisto pri internaciaj aferoj de la nuna plej alta gvidantoj kaj eksministro pri eksteraj aferoj; Haddad Adel, membro de la parlamento kaj parlamenta eksprezidanto; Mosen Rezaei, eksa ĉefgeneralo de la irana islama revolucia gvardio. Du kanditatoj estas moderuloj, Hassan Rowhani, eksa ĉefreprezentanto de Irano por la nuklea intertraktado; Mohammad Gharazi, eksa ministro pri petrolo. La lasta kanditato estas reformisto, eksa vicĉefministro Mohammad-Reza Aref. Tio signifas, ke unu el la ok kandidatoj fariĝos la venonta prezidento de Irano.

Akbar Hashemi Rafsanjani, eksa prezidento kaj Esfandiyar Rahim-Mashaei, politika aliancano de nuna prezidento Mahmoud Ahmadinejad ne troviĝas en la listo. Irana kontrola komisiono por konstitucio faris nenian klarigon pri ilia malsukceso. Rafsanjani faris neniun komenton pri sia rezulto. Laǔ raporto de irana mediato, Mashaei opiniis, ke la rezulto estas maljusta, kaj li apelacios al la irana plej alta gvidanto Ali Khamenei.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto