Vizitu Forumon

Li Keqiang interparolis kun Asif Ali Zardari

(GMT+08:00) 2013-05-24 10:19:18     Redaktoro:Xiong Shan

En la 22-a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang komencis oficialan viziton en Pakistano kaj ricevis varman akcepton de la pakistanaj registaro kaj popolo. En la sekvanta interparolo de gvidantoj inter Ĉinio kaj Pakistano, la du landoj atingis novan komunan konon pri fortigo de la tradicia amikeco kaj antaǔenpuŝo de la pragmata kunlaboro en multaj kampoj. Nun bonvole aǔskultu la detalan raporton.

Pakistano donis zorgeman kaj varman aranĝon al la vizito de ĉefministro Li Keqiang. Akceptante intervjuon, pakistana prezidento Asif Ali Zardari nomis Pakistanon kiel "la duan homon" de ĉefministro Li Keqiang. Asif Ali Zardari diris, ke li bonvenigas ĉefministron Li Keqiang al Pakistano, la dua homo de Li Keqiang. Asif Ali Zardari klare rememoris la intervidiĝon kun Li Keqiang en aǔgusto de la jaro 2011.

La vortoj de Asif Ali Zardari klare montris la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano. La intervidiĝo de la dulandaj gvidantoj estas simila al reciproka vizito inter parencoj. Ankaǔ ĉefministro Li Keqiang havas saman opinion kaj li esprimis, ke li venis al Pakistano por fortigi la tradician amikecon kaj profundigi la strategian kunlaboron. Oni devas havi praktikan agadon por fortigi la strategian kunlaboron. En la intervidiĝo, Ĉinio kaj Pakistano atingis multajn novajn komunajn konojn en kampoj de la politiko, la ekonomio, ktp. La du flankoj disvastigos kunlaboron en novaj kampoj, faros longtempan planon de la ĉina kaj pakistana ekonomio kaj stabile antaǔenpuŝos la ekonomian konstruadon.

Krome, la du flankoj decidis subteni interfluon kaj intervidiĝon de la dulandaj altranguloj, profundigi la kulturan interŝanĝon kaj fortigi la kunlaboron en la internaciaj kaj regionaj aferoj. La du landaj gvidantoj atestis subskribojn de dokumentoj pri kunlaboro en la kampoj de ekonomio kaj financo, fundamenta instalaĵo, eduko, ktp.

Prezidento Asif Ali Zardari esprimis, ke en estinteco, estanteco kaj estonteco, Pakistano estas amiko de Ĉinio. En la grava tempo de la pakistana historio, ĉefministro Li Keqiang faris viziton en Pakistano. Tio estas alia grava mejloŝtono de la dulandaj rilatoj kaj certe antaǔenpuŝos la dulandajn rilatojn gajni pligrandan disvolvon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto