Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun Angela Merkel

(GMT+08:00) 2013-05-27 16:30:01     Redaktoro:Li Lu

Posttagmeze de la 26a de majo laǔ la loka tempo en Berlino, ĉefurbo de Germanio, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel, la du flankoj kune planis la direkton kaj ĉeftemon de dulandaj venontaj kunlaboroj. En la komuna gazetara konferenco post la intervidiĝo, Li Keqiang esprimis sian esperon, ke la ĉifoja vizito povos doni miksan mov-forton al disvolviĝo de dulandaj rilatoj. Jen estas detala raporto de ĵurnalistoj el Ĉina Radio Internacia.

Germanio estas la fina stacio de la unuafoja eksterlanda vizito de Li Keqiang post lia enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro. Je la 16-a horo de la 26a de majo laǔ la loka tempo en ĉefministreja placo, germana ĉefministro Angela Merkel okazigis bonvenigan ceremonion al ĉina samrangulo Li Keqiang.

Li Keqiang revuis nacidefendan honoran gvardion kune kun Angela Merkel. Poste, la du gvidantoj diskutis pri antaǔenpuŝo de disvolviĝo de ĉina-germana rilato en diversaj interparoloj, kaj kune atestis subskribojn de 17 kunlaboraj dokumentoj. La kunlaboraj dokumentoj koncernas kampojn de ekonomio kaj komerco, humanismo, mediprotekto, agrikulturo, aǔto, ktp. En la gazetara konferenco post intervidiĝo, Li Keqiang diris,

"La celo de mia ĉifoja vizito estas antaǔenpuŝi ĉina-germanan rilaton en rapide disvolviĝan periodon, kaj surbaze de plena kunlaboro de Ĉinio kaj Germanio, fortigi novan forton kaj produkti pli grandan kaj vastan miksforton."

Li Keqiang diris, ke estontece, Ĉinio kaj Germanio vizaĝos multajn ŝancojn. Li proponis, ke la du flankoj fortigu kunlaborojn de fabrika industrio, fortigu interŝanĝojn en norma difino, teknologia novigado, personara trejno, kaj tiel plu.

Germana ĉefmnistro Angela Merkel diris, ke Ĉinio kaj Germanio havas intiman rilaton. Ĉinio havas gravan internacian influon, ĝi estas grava kunlabora partnero de Germanio. Germanio volas profundigi kunlaborojn kun Ĉinio kaj fortigi interŝanĝojn. Ŝi diris,

"Dum sia unuafoja eksterlanda vojaĝo post enoficiĝo kiel ĉina ĉefministro, Li Keqiang elektis Germanion kiel unu stacion, kaj tio plene montras, ke li aprobas la rilatojn inter Germanio kaj Ĉinio. Germanio kaj Ĉinio havas tre intimajn rilatojn. Ni jam decidis daǔre antaǔenigi la dulandajn rilatojn"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto