Vizitu Forumon

Potencega Tornado en Oklahomo

(GMT+08:00) 2013-05-27 14:12:36     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la aŭstralia novaĵoretejo en la 22a de majo, kelkaj usonaj meteologoj supozis, ke la energio ellasita de la tornado, kiu atakis la urbon Oklahomon, Usono, kaj ties antaŭurbon, estas pli multe granda ol la potenco de la atombombo, kiu ruinigis Hiroŝimon, Japanio.

La usonaj meteologoj, laŭ la donitaĵoj el la aktuala observado, faris takson pri la energio elliberigita de la tornado trafinta la urbon Oklahomo. Ili kalkulis, ke la potenco de tiu ĉi ciklono estas 8- ĝia 600-obla ol tiu de la atombombo, kiun Usono ĵetis en Hiroŝimon, Japanio.

La plej granda diametro de tiu ĉi tornado atingis du kilometrojn. La vojo trapasita de la ciklona ventego longis 27 kilometrojn. Ĝi daŭris en kvardek minutoj. Harold Brooks, la meteologo de la Usona Laboratorio por Uragano diris, ke ĝi ne kompareblas per ordinaraj tornadoj; tia tornado en tiu ĉi potenco estas malpli ol 1% el ĉiuj tornadoj en Usono, kaj en unu jaro videblas nur ĉ. dek fojojn.

Tiu ĉi tornado estas la triafoja de 14 jaroj por la loĝantoj de la urbo Oklahomo. Multaj homoj volas scii la kialon de la eksplodo de tornado. Fakuloj opinias, ke tio estas aĵo kombinita per variaj faktoroj, ekzemple, geografiaj kaj meteologiaj, kaj per malfeliĉo. Kaj nun sciencistoj estas studantaj elementojn, kiuj eventuale influas la potencon de tornado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto