Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Germanio kune kreos novan brilon

(GMT+08:00) 2013-05-28 15:39:33     Redaktoro:Xiong Shan

En la 27-a de majo en Berlino ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis al la tagmanĝa kunveno de ĉinaj kaj germanaj industriaj kaj komercaj rondoj kaj faris prelegon. Li konigis la ĉinan ekonomian situacion kaj la ekonomian politikon de la ĉina nova registaro. Li elmetis novan proponon profundigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj Eǔropo. Philipp Rosler, germana vicĉefministro kaj ministro pri la ekonomio, Peter Loscher, germanflanka prezidanto de Ĉina-Germana Ekonomia Konsultiĝa Komisiono kaj prezidanto de la kompanio Siemens, kaj reprezentantoj el ĉinaj kaj germanaj industriaj kaj komercaj rondoj, sume pli ol 500 homoj ĉeestis al la tagmanĝa kunveno. Bonvole aǔskultu la raporton!

Li Keqiang diris, ke ĉi-foja vizito en Germanio estas la unua vizito al Eǔropa Unio post lia ĉefministriĝo, tio montris, ke Ĉinio alte atentas kunlaborojn inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj Eǔropo. De lastaj du tagoj, li interparolis kun germanaj gvidantoj amike kaj honeste, interŝanĝis kun entreprenaj reprezentantoj vaste kaj profunde kaj atingis novan komunan opinion profundigi la ĉinajn kaj germanajn strategiajn partnerajn rilatojn. La frukto estas tre abunda.

Philipp Rosler, germana vicĉefministro kaj ministro pri la ekonomio, esprimis, ke Germanio jam diris al Eǔropa Unio, ke Germanio kontraǔis longtempe kolekti punajn impostojn al ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj kaj fari enketon pri ĉinaj radiokomunikaj aparatoj. Germanio volas, ke Ĉinio kaj Eǔropo solvos la komercan konflikton per dialogo.

Pri tio, ĉefministro Li Keqiang esprimis admiron. Li diris, ke Ĉinio kaj Eǔropo devas bone solvi la komercan konflikton per dialogo. Li Keqiang montris, ke Ĉinio volas vidi la fortan kaj unuiĝintan Eǔropon kaj subtenas procezon de eǔropa integriĝo. Estas la 10-a datreveno de la starigo de la tutflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eǔropo. Ĉinio volas kune kun Eǔropo fortigi strategiajn interfidojn kaj vastigi pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj. Ĉinio havas plenan konfidon al la estonteco de Eǔropo kaj al la rilatoj inter Ĉinio kaj Eǔropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto