Vizitu Forumon

EU baldaǔ finos armilan embargon al Sirio

(GMT+08:00) 2013-05-29 15:28:34     Redaktoro:Xiong Shan

En la 27-a de majo en Bruselo ministroj pri eksteraj aferoj el 27 landoj de Eǔropa Unio okazigis kunvenon. Ili ĉefe diskutis pri tio, ĉu EU finos armilan embargon al Sirio por malfermi vojon liveri armilojn al la siria opozicio. Pro la serioza malakordo, diversaj landoj ne atingis unuvoĉon pri plua armila embargo al Sirio. Do bonvole aǔskultu la raporton!

Eǔropa Unio finos armilan embargon al Sirio en la 31-a de majo. La ĉeftemo de ĉi-foja kunveno estis, ĉu oni plue plenumu armilan embargon al Sirio de la 1-a de junio. Britio kaj Francio forte subtenis fini la armilan embargon por liveri armilojn al la siria opozicio kaj kiel eble plej rapide renversi la regpotencon de Bashar al-Assad. Sed Aǔstrio, Svedio kaj Finnlando forte kontraǔis. Ili montris, ke fini armilan embargon alportos plimultajn morton kaj vundiĝon kaj ne utilos al politika solvo de la siria krizo. Britio kaj Francio ankoraǔ persistis en siaj opinioj. Tial la kunveno ne atingis unuvoĉon pri longigo de armila embargo al Sirio.

La kunveno publikigis komunikon indikante, ke Eǔropa Unio konservos ĉiujn sankciajn rimedojn, krom la armila embargo al Sirio. Kaj diversaj membroj el EU mem decidos ĉu ili liveru armilojn al la siria opozicio.

Brita ministro pri eksteraj aferoj William Hague diris, ke diversaj landoj el EU ne atingis unuvoĉon pri fino de armila embargo. Tio montris, ke la armila embargo finiĝos aǔtomate post la eksvalidiĝo. Li diris, ke Britio estas kontenta pri tio, kaj tio estas averto al la regpotenco de Bashar al-Assad. Sed Britio ne tuj liveros armilojn al la opozicio.

EU ĉiam subtenas pace solvi la sirian problemon, por klarigi tion, Catherine Ashton, supera reprezentanto de Eǔropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, emfazis en gazetara konferenco, ke EU plenforte subtenas pacintertraktadon de Sirio proponitan de Usono kaj Rusio.Usono kaj Rusio aranĝas pacintertraktadon okazontan junie en Ĝenevo inter siriaj du konfliktaj flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto