Vizitu Forumon

Donaĵoj de Nacia Centro por Prezentaj Artoj al la Infana Tago

(GMT+08:00) 2013-05-30 17:14:57     Redaktoro:Li Lu

La 1an de junio la Nacia Centro por Prezentaj Artoj okazigos teman tagon de junuloj kaj infanoj. Infanoj kaj artistoj kune prezentos serion da programeroj en teatroj kaj publikaj ejoj. Tio estos dediĉita al la Infana Tago.

"En la Infana Tago, preskaǔ 10 programeroj kaj 5 artaj ekspozicioj prezentiĝos en la Nacia Centro por Prezentaj Artoj. Ĉi-jare ni invitos pli da artistoj al aranĝoj de la Infana Tago kaj direktos pli multajn atentojn al la interaktiveco por ke la infanoj pli multe spertu artojn."

Laǔ konigo de Deng Yijiang, estro de la Nacia Centro por Prezentaj Artoj, en la okcident-stila manĝejo kaj la kvina-spaca scenejo de la centro okazos talentprezentado. Geknaboj el mezlernejoj de la Nacia Instituto de Ĉina Opera Arto, Pekina Danca Instituto kaj Infana Palaco de Xuanwu-Distrikto prezentos programerojn de tradicia muziko, infanaj opero kaj danco. Artistoj, ekzemple, junula dancisto Wang Yabin, unua-grada ludisto el Tianjin Operejo Li Hong, konigos al geknaboj sciojn kaj simplajn movojn de opero kaj tradicia danco. En la petala halo, ĝeng-a muzikludisto Yuansha kaj junula kantisto Leijia prezentos programerojn kune kun geknaboj el lernejo de la Nacia Centro por Prezentaj Artoj. Krome ili ankaǔ instruos infanojn ludi ĝeng-on kaj kanti famajn infanajn kantojn.

Leijia diris, ke ŝi esperas, ke la gepatroj povos veni al la teatro kune kun siaj infanoj en la Infana Tago por ĝui plezuron el artoj.

"Geknaboj povas trovi pli multajn belecojn de la vivo, se ili pli frue kontaktas artojn. Okaze de la Infana Tago la gepatroj kutime preparas donacojn al siaj infanoj. Laǔ mia opinio, estas pli bone, ke la gepartoj donu sciojn al siaj infanoj, por ke ili frue eniru en la templon de artoj, spertu atmosferon de artoj kaj inspiriĝu el artoj. Mi esperas, ke artistoj kreos bonajn muzikpecojn kaj kantos kune kun geknaboj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto