Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis sian viziton al Trinidado k Tobago

(GMT+08:00) 2013-06-01 14:09:47     Redaktoro:Xiong Linping

La 31an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis Portospenon kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Trinidado k Tobago.

En la flughaveno la prezidento de Trinidado k Tobago, Anthony Carmona, okazigas solenajn akceptajn ceremoniojn. La milita fanfaro ludas la naciajn himnojn de Trinidado k Tobago kaj de Ĉinio. Dudek unu fojojn sonas salutsalvo. La Nacia Ŝtalotambura Orkestro de Trinidado k Tobago faras ludon por gajmuzike bonvenigi la ĉinajn gastojn. Xi Jinping aliĝas al la tamburistoj por frapi sur tamburon. La etoso spiras amikecon kaj gajon.

En la nomo de la ĉina popolo Xi Jinping esprimas sinceran saluton kaj bonajn dezirojn al la popolo de Trinidado k Tobago. Li diras, ke Trinidado k Tobago estas influhava lando en la kariba regiono. Solidigi kaj evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Trinidado k Tobago, tio ne nur feliĉigas la dulandajn popolojn, sed ankaŭ utilas al solidareco kaj kunlaboro de Ĉinio kun Trinidado k Tobag, kaj eĉ kun la aliaj evoluantaj landoj. Li atendas renkontiĝon kun la prezidento Anthony Carmona, la ĉefministro Kamla Persad-Bissessar kaj aliaj gvidantoj, por interŝanĝi opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj pri la internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto