Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun la prezidento de Trinidado k Tobago

(GMT+08:00) 2013-06-02 13:55:29     Redaktoro:Xiong Linping

En la 1-a de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Anthony Carmona, la prezidento de Trinidado k Tobago, en Portospeno.

Xi Jinping diris, ke "Amiko ne vidas malproksima dek milojn da iloj." Kvankam estas grandega distanco inter Ĉinio kaj Trinidado k Tobago, tamen la dulandaj popoloj havas profundan tradician amikecon. Trinidado k Tobago estas unu el la karibaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ĉiam donas subtenon al Ĉinio en ties gravaj kaj kernaj interesoj. Xi Jinping diris: "Trinidado k Tobago estas la unua kariba lando, kiun mi vizitas, kiel ĉina ŝtatprezidanto, kaj ankaŭ la unua stacio de mia vizito al Latinameriko kaj Kariba Regiono. Mia ĉi-foja vizito estas por plifortigi la dulandan kunlaboron kaj por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Trinidado k Tobago.

Tiu ĉi vizito koincidis kun la Internacia Tago por Infanoj. Antaŭ la intervidiĝo Xi Jinping kaj la edzino Peng Liyuan, en la akompano de prezidento Anthony Carmona, speciale renkontiĝis kun reprezentantoj de mezlernejanoj de Trinidado k Tobago. Xi Jinping substrekis, ke junuloj estas espero de nacio kaj estonteco de amikeco inter Ĉinio kaj Trinidado k Tobago. Ni kreu pli bonajn kondiĉojn, por ke la dulandaj junuloj pli multe interkomunikiĝu kaj interkompreniĝu, kaj por ke la semo de amikeco floru kaj fruktu en la koroj de la junuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto