Vizitu Forumon

La 5a Konferenco pri Afrika Disvolvo okazis en Japanio

(GMT+08:00) 2013-06-03 17:58:42     Redaktoro:Li Lu

La 2an de junio en la 5a Konferenco pri Afrika Disvolvo, okazinta en Jokohamo, Japanio, la japana ĉefministro Abe Shinzo proklamis, ke Japanio liveros al afrikaj landoj sude de Saharo helpon de 100 miliardoj da enoj. Antaŭ tio, ankaŭ en la konferenco Abe Shinzo jam deklaris, ke Japanio liveros al Afriko helpon de 3 200 miliardojn da enoj. Japanaj amaskomunikiloj diris, ke Japanio nun, per senĉesa pliigo de helpo al Afriko, konkuras kun Ĉinio pri la influado al la afrika regiono, kaj danke al tio, esperas ricevi la subtenon super la afrikaj landoj en tiuj problemoj, ekzemple, provizo de resursoj, disputado pri teritoria afero kaj klopodo por fariĝi konstanta membrolando de SK de UN.

La konferenco okazis de la 1-a ĝis la 3a de junio en Jokohamo. La 5a Konferenco pri Afrika Disvolvo estas tre grava ligilo kaj rimedo de Japanio por plifortigi la rilatojn kun Afriko. La japana registaro alte atentas la konferencon. En la mallongaj 4 tagoj la japana ĉefministro Abe Shinzo interparolis kun gvidantoj el 50 afrikaj landoj.

Ĉinio ne havas rektajn rilatojn kun la konferenco, tamen en la konferenco la japana mediato hazarde aŭ intence komparis la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko kun tiuj inter Japanio kaj Afriko. Pri la kunveno la japana mediato ĝenerale komentis, ke la regpotenco de Abe Shinzo celas altiri Afrikon al sia flanko per asigno de grandnombra monhelpo kaj esperas akiri subtenon de afrikaj landoj en problemoj pri resursa provizo, teritoria disputo kaj klopodo por fariĝi konstanta membrolando de SK de UN.

La japana mediato opinias, ke akcelate de la kunveno, Japanio deziras konkuradi kun Ĉinio en tri flankoj. Unue batali por akiri afrikajn abundajn resursojn. Due altiri afrikajn fortojn, kiuj inklinas al Japanio en disputo kun Ĉinio pri la insularo Diaoyu. En marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris viziton al Afriko, kiu estas tre sukcesa, kaj Tanzanio esprimis plue subteni la ĉinan flankon en problemoj tuŝantaj ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon. Tio donas grandan premon al Japanio. Trie strebi al subteno kaj helpo de afrikaj landoj dum klopodo por servi kiel konstanta membrolando de SK de UN. Balotiloj el afrikaj landoj estas ege gravaj por tio.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi pri la 5a Konferenco pri Afrika Disvolvo en Japanio. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto