Vizitu Forumon

Laden mortis alikaŭze

(GMT+08:00) 2013-06-03 09:48:07     Redaktoro:Xiong Linping

Ke Nabeel Naeem Abdul Fattah, la iama korpogardisto de Osama Bin Laden, la eksa ĉefgvidanto de la organizaĵo al-Qaeda, asertas, ke Laden mortis ne de pafo de la usona trupo Navy Seals, sed de eksplodigo de la sinmortigo-bombo ĉirkaŭ la zono, fare de si mem, - tion raportis la brita ĵurnalo Daily Mail en la 28a de majo.

Intervjuate de la ĵurnalo Gulf News, Fattah deklaris, ke post kiam la usonaj trupanoj trudiĝis en la kaŝejon de Laden en Abbotabad, Pakistano, ili pafe mortigis du korpogardistojn de Laden, kaj trafis la gambon de Laden per kugloj; poste Laden eksplodigis la sinmortigo-bombon, kiu ĉirkaŭas al li la zonon. Fattah konfesis, ke li ne estis surloke ĉe la morto de Laden. Sed li asertis, ke iu parenco de Laden malkaŝis al li la surlokan okazon.

Fattah asertis ankaŭ, ke la oficiala informo publikigita de Usono pri la mara entombigo de Laden estas dubinda en multaj lokoj. Li kondamnis, ke la usona prezidento Obama mensogis. Li diris, ke la korpo de Laden estis disrompita en multajn pecojn tiel, kvazaŭ krevigita pro bombado.

Fattah diris, ke Laden sin mortigis por esti ne kaptita kaj por teni sekreton en tombo. De la lastaj dek jaroj li ĉiam ĉirkaŭigis la zonon per sinmortigo-bombo, kaj tial, do absolute li ne kapitulacis antaŭ Usono.

Fattah nun aĝas 57 jarojn. Li estis, de 1988 ĝis 1992, gvidanto de la movado Jihad en Egiptio. Sed li ne elparolis, kiom longe li servis kiel privata korpogardisto de Laden. Li estis malliberigita dum 20 jaroj de la egipta eksprezidento Hosni Mubarak, ĝis marto de 2011, kiam Mubarak abdikis la prezidentecon. Gulf News diris, ke Fattah iam estis la "dekstra mano" de Ayman Al Zawahiri, la nuna ĉefa gvidanto de la organizaĵo al-Qaeda.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto