Vizitu Forumon

Ĉiuj flankoj de Meksiko atendas viziton de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2013-06-04 16:53:51     Redaktoro:Li Lu

Karaj aǔskultantoj, la vizito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping al tri latin-amerikaj landoj en la lastaj tagoj ne nur altiris atentojn de la tutlanda popolo kaj multaj mediatoj, sed ankaǔ de la tri latin-amerikaj landoj. Pro tio, ĵurnalistoj el Ĉina Radio Internacia intervjuis multajn homojn el rondoj de politiko, entrepreno, scienco, mediato kaj tiel plu kaj aǔdis ilian atandon al la venonteco de rilato inter Ĉinio kaj Meksiko. Jen estas detala raporto:

"Ĉifoja vizito al Meksiko de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ludas grandan rolon por antaǔenpuŝi dulandajn kunlaborojn en diversaj kampoj. En la jaro 2009, Xi vizitis Meksikon kiam li estis vicprezidanto de Ĉinio kaj donis profundan impreson al Meksiko. Ĉijare, li elektis Meksikon por fari viziton kaj tio signifas, ke ĉinaj altnivelaj gvidantoj tre zorgas rilatojn inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko."

Liljana Arsovska, profesoro de la Esplor-Centro pri Azio kaj Afriko de la Meksika Kolegio, fama specialisto pri ĉinaj aferoj, diris tion al nia ĵurnalisto. Ŝi faris interpretadon por la eksprezidento Felipe Calderon kiam Xi vizitis Meksikon en la jaro 2009 kaj atestis du flankan interparolon. Ŝi pozitive atendas ĉifojan viziton de Xi Jinping.

Gustavo Herrera, mediatisto de Meksiko, diris,

"Ĉifoja vizito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping al Meksiko, intimigos rilaton inter Ĉinio kaj Meksiko. Tio ankaǔ donos ŝancon al Meksiko kaj Latin-Ameriko por kune disvolviĝi kun Ĉinio."

Antonio Merchant, ĉin-medicinisto, diris

"Mi esperas, ke ĉina registaro povos doni pli multajn ĉin-medicinajn teknikojn al Meksiko, kiaaplikado de drogherboj."

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi raporton pri tio, ke ĉiuj flankoj de Meksiko atendas viziton de Xi Jinping. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto