Vizitu Forumon

Enoficiĝo de Rami Hamdallah vizaĝas al dubo

(GMT+08:00) 2013-06-05 15:34:10     Redaktoro:Li Lu

Vespere de la 2a de junio palestina prezidento Mahmoud Abbas nomumis Rami Hamdallah kiel palestinan ĉefministron de la transira registaro por anstataǔi Salam Fayyad. Sed rapide la nova ĉefministro vizaĝas al dubo interne kaj ekstere de Palestino.

Rami Hamdallah naskiĝis en la jaro 1958, li gajnis lingvistikan doktorecon de universitato Lancaster, Britio. Li estas palestina sendependa persono kaj rigartata kiel moderulo. Antaǔ la enoficiĝo kiel palestina ĉefministro, li estis estro de universitato Al-Najah de Palestino. Kvankam li estas ĝenerala sekretario de palestina centra elekta komisiono kaj membro de la redakta komisiono de la palestina konstitucio, tamen li havas preskaǔ nenian sperton pri politika administro kaj diplomatio.

Post la nomumo de Hamdallah, iuj homoj analizis, ke li organizos novan registaron de teknologiaj oficistoj sed ne politikistoj. Sed Hamdallah esprimis, ke plejpartaj ministroj de la nuna registaro tenos plu siajn oficojn, li nomumos novan ministron pri financaj aferoj.

La duan tagon post la nomumo de Hamdallah, kvankam mediatoj en Palestino faris multajn raportojn, tamen multaj el ili ne donis subtenon. La enlanda dubo ĉefe fokusis liaj pozicio kaj starpunkto. Hamdallah estas sendependa persono, sed li estas rigardata inklina al Fatah. En la jaro 2007 Palestino okazis interna splitiĝo de Palestino, en la lastaj tagoj, Mahmoud Abbas kaj Hamas diskutis pri starigo de koalicia registaro, sed ne gajnis progreson. En la nuna situacio, Mahmoud Abbas nomumis Rami Hamdallah kiel palestinan ĉefministron sed ne prezentis la nomumon al palestina leĝdona konsilio. Tial Hamas kaj la leĝdona konsilio opiniis, ke la agado estas kontraǔleĝa. Multaj palestinaj popoloj zorgas, ke la transira registaro estos okupata de Fatah.

Eksterlandoj ankaǔ esprimis dubon al Hamdallah. Israela mediato analizis, ke Hamdallah akceptis "sinmortigan taskon", finfine, li eble batalos sola. Alia mediato diris, ke Hamdallah estos devigita foriri el pura universitato kaj eniri en malpuran politikon, lia unika supereco estas fido de Abbas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto