Vizitu Forumon

Xi Jinping atingos Kalifornion

(GMT+08:00) 2013-06-07 17:18:17     Redaktoro:Ĝoja

Fininte sian viziton al 3 latin-amerikaj landoj, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingos Kalifornion de Usono posttagmeze de la 6-a de junio laŭ la loka tempo. En la 7a kaj 8a Xi faros dutagan ŝtatestran intervidiĝon kun usona prezidento Barack Obama en la bieno Annenberg.

Kun la proksimiĝo de ĉifoja intervidiĝo, usonaj mediatoj altigis zorgojn al ĉifoja pintrenkontiĝo. En la lastaj tagoj, ĉefaj mediatoj publikigis subskribitajn komentojn de gravaj personoj. Ian Bremmer, prezidanto de Eǔrazia Grupo kaj John Huntsman, eksambasadoro de Usono al Ĉinio, publikigis komunan artikolon por la ĵurnalo New York Times, ili alvokis akcepton de vera Ĉinio. Henry Paulson, usona ekssekretario pri financaj aferoj publikigis artikolon en la ĵurnalo Wall Street, opiniante, ke ĉifoja intervidiĝo estas ĝojiga novaĵo al la du landoj. Li emfazis, ke la reciproka dependeco de la du landoj en ekonomia disvolviĝo rekte influas ĉiutagajn vivojn de la dulandaj popolanoj. Kvankam la du landoj havas diferencajn statojn kaj komercajn konfliktojn, tamen se Usono kaj Ĉinio povas plani kaj elekti kontinuan kaj reciproke kompletigan vojon, la disvolviĝo de la dulandaj ekonomioj estos garantiata. Krome, Bloomberg publikigis komenton, ke Barack Obama kaj Xi Jinping devas nuligi

strategian malfidon inter Usono kaj Ĉinio. La artikolo montris, ke inter la du landoj ekzistas manko de reciproka strategia konfido, la situacio eble pliboniĝos en la sunlumo de Kalifornio.

Fakte, ne nur la specialistoj pri ĉina-usona rilato, sed ankaǔ mediatoj tute havas klaran konon pri ĉina-usona rilato, ili esperas la pluapaŝan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Usona fama esplora centro PEW publikigis rezulton de opini-sondo antaǔ la intervidiĝo de la dulandaj ŝtatestroj. Ĝi estis speciale farata pri la pintrenkontiĝo. La rezulto prezentis, ke pli ol 50% junuloj de la du landoj sub la aĝo de 30 jaroj reciproke havas bonajn impresojn al la alia lando, sed la sumo iomete malmultiĝis. Usonanoj maltrankviliĝas pri la rapida disvolviĝo de ĉina ekonomio, ili opinias, ke ĝi influas iliajn laborajn ŝancojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto