Vizitu Forumon

Internacia komunumo pozitive taksis ĉina-usonan pintrenkontiĝon

(GMT+08:00) 2013-06-10 16:20:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Lastatempe ĉina kaj usona ŝtatestroj sen akompano de granda nombro da sekurecgardistoj kaj oficistoj profunde diskutis kaj sincere dialogis pri tiklaj demandoj en tute senĝena medio. La internacia komunumo donis pozitivan takson al tiu pintrenkontiĝo, opiniante, ke la senĝena vid-alvida dialogo inter la du ŝtatestroj reflektis ilian gravan atenton al la dulandaj rilatoj kaj prezentis la fortan deziron plifortigi kunordigon kaj kunlaboron. Ili atingis komunan konsenton pri konstruado de novtipaj rilatoj inter la du grandaj potencoj kaj pri aliaj demandoj, kio portos gravan influon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj la mondo.

La 9an de junio la usona ĵurnalo New York Times aperigis sur okulfrapa loko foton de la renkontiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama en Sud-Kalifornio, kaj samtempe ĝi publikigis longan raporton kiel resumon de la dutaga intertrakto kaj la atingoj. La raporto opinias, ke malgraŭ diverĝoj inter la du landoj, tamen ĉi-foje la neoficiala renkontiĝo mallongigis distancon inter la du landoj. La Blanka Domo emfazis en la komenco, ke ĉi-foja renkontiĝo ne estas por atingi iun konkretan interkonsenton aŭ komunan konsenton, sed por starigi pli komfortajn kaj senĝenajn rilatojn inter la du ŝtatestroj.

La pintrenkontiĝo ankaŭ vekis atenton de germanaj mediatoj. Ili opinias, ke kun malfortiĝo de la geopolitika graveco de Usono kaj Eŭropo, la monda aranĝo estos sub la domino de Ĉinio kaj Usono. Ĉiuj ĉefaj mediatoj de Germanio vaste raportis la renkontiĝon. La semajna revuo Spegulo komentis, ke Ĉinio kaj Usono sin dediĉas al fortigo de kunlaboro. La renkontiĝo eble ne povas atingi multajn rektajn rezultojn, tamen ĝi striktigos la rilatojn inter la du landoj, akcelos la reciprokan komprenon kaj plibonigos la personajn rilatojn inter la du ŝtatestroj.

Samtempe germanaj mediatoj komparis la triflankajn rilatojn de Ĉinio, Usono kaj Eŭropo. La radio Germana Voĉo citis en sia raporto parolojn de specialistoj pri eksteraj aferoj de Eŭropa Unio, ke ekonomie Ĉinio estas strikte ligita kun Eŭropo kaj Usono, kaj estas rekta geopolitika rilato inter Ĉinio kaj Usono kaj inter Eŭropo kaj Usono, sed estas neniu geopolitika rilato inter Ĉinio kaj Eŭropo. Eŭropo timas, ke pro la leviĝo de Ĉinio, Usono turnas siajn energiojn al Azi-Pacifiko, tial malfortiĝos la usona-eŭropa geopolitika graveco, kaj la monda aranĝo estos sub la domino de Ĉinio kaj Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto