Vizitu Forumon

Sukcesa lanĉo de Shenzhou-10 perfekte komencis aplikatan spacflugon

(GMT+08:00) 2013-06-12 15:23:30     Redaktoro:Xiao Henggang

Je 38 minutoj post la 5a horo posttagmeze de la 11a de junio en la kosmodromo Jiuquan Ĉinio sukcese sendis al la kosmo la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-10 kun tri astronaŭtoj. Poste la kosmoŝipo precize iris en difinitan orbiton. Tio markis komenciĝon de aplikata flugo de la transporta sistemo inter la tero kaj kosmo. Nun bonvole aŭskultu raporton de speciala sendito de nia radio el la kosmodromo Jiuquan.

Je 38 minutoj post la 5a horo, per la transporta raketo Long-Marŝo-2F la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-10 leviĝis al la kosmo. La tri astronaŭtoj Nie Haisheng, Zhang Xiaoguang, Wang Yaping veturis al la kosmo.

Post 20 minutoj, Zhang Youxia, ĝenerala komandanto de ĉinaspacofluga projekto, deklaris, ke Ĉinio sukcese sendis la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-10 al la kosmo.

"Laŭ raporto de la centro de flugila regado en Pekino, la kosmoŝipo Shenzhou-10 jam eniris en la definitan vojon kaj la stato de astronaŭtoj estas bona. La lanĉo de la kosmoŝipo gajnis plenan sukceson."

Jam pasis 10 jaroj post kiam la ĉina astronaŭto Yang Liwei unuafoje veturi al la kosmo. Dum la 10 jaroj, la kosmoŝipoj Shenzhou jam sendis al la kosmo 10 astronaŭtojn, inkluzive de 2 virinaj.

Antaŭ ĉifoja vojaĝo, ĉina prezidanto Xi Jinping iris al la loĝejo de kosmonaŭtoj kaj solene salutis la tri vojaĝontajn kosmonaŭtojn. Xi diris,

"Tio estas la 5a misio de la ĉina homloĝata kosmoflugo kaj tio ŝarĝas la kosmoflugan revon de la ĉina popolo. Tio ankaŭ manifestas de ĉinoj la memfidon vojaĝi al la kosmo. Ni ĉiuj ĉinoj sentas nin fieraj, la misio estas honora kaj sankta. Ĉi tie mi deziras sukceson al vi ĉiuj kaj esperas vian revenon.

La kosmoŝipo Shenzhou-10 restos sur sia orbito 15 tagojn, tio estas la plej longedaŭra spacflugo de Ĉinio. Shenzhou-10 rendevuos kaj kupliĝos kun Tiangong-1 du fojojn permane kaj aŭtomate. Sekve la 3 astronaŭtoj eniros en Tiangong-1 kaj faros medicinan ekzamenon, sciencajn eksperimentojn kaj lekciojn.

Ĉifoje la astronaŭtino Wang Yaping fariĝos la unua lekcianto de Ĉinio en la kosmo. Ŝi deziras senti kaj esplori la mirindan kosmon kaj gajni sciojn kaj ĝojon kune kun junuloj. Ŝi diris,

"La kosma lekcio estas la unua scienca edukado de Ĉinio en la kosmo kaj per interaktivo inter la tero kaj la kosmo prezentos mirindan fenomenon en senpezeca medio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto